La Afrika apusfalko (Falco cuvierii) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj kaj de ties plej tipa genro de falkoj. Ĉar ĝi estas malgranda svelta falko oni atribuas ĝin al fermita grupo de similaj falkoj nomataj apusfalkoj kaj ofte konsiderataj subgenro nome Hypotriorchis.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika apusfalko
Afrika apusfalko
Afrika apusfalko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. cuvierii
Falco cuvierii
(Smith, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en plej parto de subsahara Afriko, tio estas el Senegalio orienten al Etiopio kaj suden al sudorienta Sudafriko, nome en Angolo, Benino, Bocvano, Burkino, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Kenjo, Liberio, Malavio, Malio, Mozambiko, Namibio, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Sieraleono, Somalio, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio, kaj Zimbabvo.

Temas pri specio de loĝantaj birdoj, sed venas al Suda Afriko reproduktiĝi el pli nordaj landoj. Formas superspecion kun la Alaŭdfalko, F. subbuteo kaj eble ankaŭ kun la Orienta apusfalko, F. severus kaj la Aŭstralia apusfalko, F. longipennis; foje estas konsiderata samspecia kun la F. subbuteo. Ĝi estas monotipa, tio estas, spite ties tiom granda teritorio oni ne konas subspeciojn.[2]

La inoj estas multe pli grandaj ol la maskloj. Plenkreskuloj estas 70 al 80 cm longaj. Tiu afrotropisa specio estas malhelgriza supre kaj sablokolora sube kun vertikala strieco. La piedoj estas flavaj. La kapobildo konsistas je malhelgrizaj al nigrecaj krono, nuko, vizaĝo kaj orelareo, kun du nigrecaj strioj falantaj unu el okulo kiel mustaĉo kaj alia (ne ĉiam markata) el orelareo al sablokoloraj subvango kaj kolareo; la beko kaj okulringo estas grizaj, dum la vaksaĵo estas flava.

Ĝenerale loĝas kie la vegetaĵaro ne estas tre alta, kaj en arbaroj. Ili ĝenerale preferas tropikajn arbarojn, savanon, la bordon inter arbaro kaj savano kaj eĉ tre tuŝitajn, kultivatajn aŭ urbajn areojn. La reprodukta sezono estas el septembro al novembro. Ili estas monogamaj kaj teritoriemaj. Ili ne konstruas sian propran neston, kaj tiele serĉas malplenajn nestojn el bastonetoj aŭ forpelas aliajn birdojn, kiaj aglo, milvo, korvo, kormorano; kutime ili preferas nestojn en alta arbopinto. La ino demetas 1 al 4 ovojn, sed plej ofte 3. La ovoj estas kovataj ĉefe de la ino dum ĉirkaŭ 30 tagoj. La idoj estas zorgataj kaj manĝigataj ankaŭ de la ino, sed danke al manĝo alportita de la masklo; elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 30 pliaj tagoj.

Ili manĝas precipe insektojn, suplemente per malgrandaj birdoj kaj vespertoj, kiujn ili ĉasas dumfluge aŭ ĉe grundo aŭ alte en kanopeo, frapante predon per granda rapido. Oni trovis jenajn manĝerojn en ties dieto: vertebruloj, kiaj malgrandaj birdoj, nome hirundoj (Hirundedoj), grenovoraj kiaj teksistoj kaj keleoj (Ploceedoj), fringoj (Estrildedoj), malgrandaj turtoj (Kolombedoj), vespertoj (Ĥiropteroj), insektoj kiaj flugotermitoj.

Referencoj redakti