Tamás Deák (komponisto)
Tamás DEÁK [tamAŝ deAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Deák Tamás estis hungara komponisto, dirigento, trumpetisto, orkestrestro, muzikinstruisto.
Tamás Deák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1928 en Székesfehérvár |
Morto | 12-an de februaro 2024 (95-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando • Hungario |
Okupo | |
Okupo | dirigento • komponisto • muzikisto |
Tamás Deák [1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1928 en Székesfehérvár kaj mortis la 12-an de februaro 2024 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Pri lernojaroj de Tamás Deák plene mankas informoj. Li estas hejme en ŝlagroj, ĵazoj, distraj kaj akompanaj muzikoj. Li ekinstruis ĵazon en 1969 en muziklernejo en Budapeŝto. Li establis ĵazorkestregon, sed tiaspeca orkestro ne povas vivteni sin en malgranda lando. Plej ofte li komponis melodiojn por filmoj. Li ricevis premion en 2007.
Lia ŝlagro redakti
- Ádám, hol vagy? (1967)
Elektitaj filmaj komponaĵoj redakti
- Színészek a porondon (televizia filmo, 1963)
- Gusztáv (televizia desegna filmo-serio, 27 epizodoj, 1966-1979)
- Mézga család különös kalandjai (televizia desegna filmo-serio, 22 epizodoj, 1970-1973)
- Kérem a következőt! (televizia desegna filmo-serio, 37 epizodoj, 1975-1986)
- Trombi és a Tűzmanó (televizia desegna filmo-serio, 25 epizodoj, 1987-1990)
- Csinibaba (1997)
Liaj muzikdiskoj redakti
- Deák Big Band: Azok a húszas évek ... (1982)
- Bubi Beamter: Sentimental Journey (2000)