Tamás Märcz
Tamás Märcz [tamAŝ merc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Märcz Tamás estas hungara-itala akvopilkisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Lia familia nomo erare estis Märtz.
Tamás Märcz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1974 (50-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | itala • hungara |
Ŝtataneco | Hungario Italio |
Okupo | |
Okupo | akvopilkisto akvopilka trejnisto naĝisto |
Tamás Märcz[1] naskiĝis la 17-an de julio 1974 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiTamás Märcz ekde 1983 lernis, poste maturiĝis en centra sporta lernejo, nature ankaŭ li naĝis kaj akvopilkis. Baldaŭ li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 2000. Li akiris ankaŭ italan ŝtatanecon en 2009. Lia edzino naskis 2 filinojn en 2004 kaj 2010. Li ricevis premiojn inter 2000 kaj 2021.
Sporta kariero
redaktiTamás Märcz estis akvopilkisto inter 1993-2013 parte en Hungario, parte Italio en pluraj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono kvarfoje (1996-1999), itala ĉampiono dufoje (2005, 2009), dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1995-2001 kaj al la itala nacia teamo en 2012. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kun ora medalo, krome en mondĉampionumo li estis la dua en 1998. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2013, poste li estis trejnisto ĝis tiam (2022) en Hungario.