Tann (Rhön)

komunumo de Hesio en Germanio

Tann estas urba komunumo en la centra parto de Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Fulda kaj en la distriktaro Kaselo de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 8 673 loĝantojn sur areo de 60,45 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 76 loĝantoj/km². Geografie, la regiono apartenas al la mezalta montaro Rhön.

Tann
Blazono
Tann (Rhön) (Germanio)
Tann (Rhön) (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbetoAerkuracloko • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Kaselo
Distrikto Distrikto Fulda
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06682
Poŝtkodo 36142
Aŭtomobila kodo FD
Oficiala Municipokodo 06631023
Subdivido 10 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Mario Dänner
Adreso de la administrejo Marktplatz 9
Demografio
Loĝantaro 4565 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 39′ N, 10° 1′ O (mapo)50.6510.016666666667Koordinatoj: 50° 39′ N, 10° 1′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 400 m
Areo 60,45 km²
Oficiala retejo http://www.tann-rhoen.de
vdr

La teritorio havas komunan limon kun la komunumoj Geisa, Dermbach, Kaltennordheim, Hilders kaj Hofbieber. Okcidente, norde kaj oriente ĝi limas al la najbara federacia lando Turingio, tio signifas ke ĝis la jaro 1990 ĝi je tiuj tri flankoj estis ĉirkaŭita de la forte sekurigita okcidenta limo de la socialisma ŝtato Germana Demokratia Respubliko, kun vasta betonejo kun celpafistaj turoj, aŭtomataj pafiloj, kontraŭpersonaj minoj kaj elektraj bariloj: kvankam la celo de tiu giganta mallibereja instalaĵo estis malebligi pasadon de oriento al okcidento, tamen ĝi ankaŭ al la okcidentaj komunumanoj de Tann donis la impreson kvazaŭ esti en malliberejo. Sed jes estis eĉ du vojoj al la sudo, tra kiuj eblis forlasi la loĝlokon, do la impreso esti en malliberejo estis nur subjektiva.

Eksteraj ligiloj redakti

 
panorama vido de nord-oriento
 
unu el tri urbaj kasteloj