Tanzania Fervoja Kompanio

La Tanzania Fervoja Kompanio (angle Tanzania Railways Corporation, TRC; svahile Shirika la Reli Tanzania) estas ŝtata entrepreno kiu prizorgas unu el la du ĉefaj fervojretoj de Tanzanio. La ĉefsidejo situas en Mchafukoge, Distrikto Ilala, Regiono Daresalamo.

Tanzania Railways Corporation
Fervojo en Tanzanio (Daresalamo)
Fervojo en Tanzanio (Daresalamo)
fervoja firmao
Ĝeneralaj informoj
Loko  Tanzanio
Transportsistema speco Trajno
Komenco de trafiko 21-a de oktobro 1977
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 2 600 km
Nombro de linioj 7
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 000 mm
vdr

Kiam "East African Railways and Harbours Corporation" estis dissolvita en 1977 kaj ĝiaj aktivaĵoj dividitaj inter Kenjo, Tanzanio kaj Ugando, TRC estis formita por transpreni ĝiajn operaciojn en Tanzanio. En 1997 la enlanda ŝipsekcio iĝis aparta firmao.

Mapo de la reto (TRC, ŝpuro 1 000 mm; TAZARA, ŝpuro 1 067 mm)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti