Taoufik Jelassi (elp. Tawfik Jelassi ,araba: توفيق الجلاصي, naskiĝis la 17-an de oktobro 1957 en Monastir) estas tunezia universitata profesoro kaj tunizia politikisto kiu en 2021 fariĝis vic-ĝenerala direktoro ĉe Unesko, respondeca pri la sektoro komunikado kaj informado[1]. Kiel akademiano liaj esploroj temas pri cifereca komerca transformado kaj gvidado en turbulaj tempoj. Li publikigis multajn librojn kaj esplorartikolojn, kaj instruis grandskale pri Majstro pri Komerca Administrado kaj administraj edukprogramoj ĉirkaŭ la mondo[2].

Taoufik Jelassi
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1957 (1957-10-17) (66-jaraĝa)
en Monastir
Ŝtataneco Tunizio
Okupo
Okupo akademiulo • politikisto
vdr

Akademia kariero redakti

Tawfik Jelassi diplomiĝis ĉe ISG Tunizo. Li obtenis magistrecon en Komputado-sciencoj aplikata al administrado (MIAGE) ĉe la Universitato de Parizo-Dauphine kaj en la sama universitato ankaŭ Diplomon de Superaj Studoj (DEA) en Komputado por organizoj (1978-1982). Tawfik Jelassi ankaŭ ricevis doktorecon pri Management Information Systems (MIS) ĉe la Universitato de Novjorko (1982-1985). Ekde 2015 Tawfik Jelassi estas Profesoro pri Strategio kaj Teknologia Administrado kaj Programa Direktoro ĉe la IMD-Komerca Lernejo en Laŭzano (Svislando) kaj ekde 2020 ankaŭ vizitanta profesoro ĉe aivanticity.ai., franca privata altlernejo.

Ministro redakti

Inter 2014-2015 li estis ministro de supera edukado, scienca esplorado kaj informteknologioj kaj informato en la registaro Jomaa (la registaro de demokrata transiro en Tunizio.de la 29-a de januaro 2014 ĝis la 6-a de februaro 2015).

Unesko redakti

En aprilo 2021, fariĝinta vic-ĝenerala direktoro de Unesko li respondecas pri sektoro kiu kovras la ciferecan transformadon, la ciferecan novigon, la socion de la scio, la paroliberecon kaj la rolon de la informteknologioj kaj de la komunikado en la estonteco de la edukado[3].

Esperanto redakti

Taoufik Jelassi sendis salutleteron al la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto, en kiu li menciis, ke "Unesko estas feliĉa kaj fiera labori flanke de UEA ekde jardekoj por antaŭenigi la kulturan kaj lingvan diversecojn [...] por konstrui kaj fortigi pacon"[4].

Honoroj redakti

D-ro Jelassi ricevis multajn akademiajn premiojn en Usono kaj Eŭropo kaj ankaŭ du naciajn ordonojn de la tunizia prezidento: 'Commandeur de l'Ordre de la République' kaj 'Chevalier de l'Ordre du Mérite dans le domaine de l'éducation et des sciences'[5]. Krome li riecvis dek kvin internaciajn honorajn distingojn[6].

En 1990 kaj en 2010, li estas invitita profesoro ĉe la Harvard Business School kaj, de 2004 al 2006, honora profesoro de la barata Instituto de teknologio de Delhi[6].

Notoj kaj referencoj redakti

Tiu ĉi traduko estas parta aŭ tuta traduko de la samtitola artikolo en la franclingva vikipedio, listo de aŭtoroj.

Eksteraj ligiloj redakti

(en) Dr. Tawfik Jelassi, UNESCO Assistant Director-General for Communication and Information, YouTube

Julien Clémençot, «Tawfik Jelassi», jeuneafrique.com, la 19-an de majo 2009