Tatiana RosenthalRozenthal (1885-1921) estis rusa psikoanalizisto, kuracisto kaj fakulo pri neŭrologio.[1]

Tatiana Rosenthal
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1884 (1884-11-30)
en Sankt-Peterburgo
Morto 1-an de januaro 1921 (1921-01-01) (36-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Alma mater Universitato de Zuriko
Okupo
Okupo neŭrologo • psikoanalizisto
vdr

Vivo redakti

Tatiana Rosenthal naskiĝis en Sankt-Peterburgo en 1885. Subtenanto de la Rusia revolucio de 1905, ŝi iris post tiu al Svisio, kie ŝi studis medicinon en la Universitato de Zuriko. Akirinte sian medicinan diplomon, ŝi iris al Vieno, kie ŝi estis membro de la Merkreda Grupo de Sigmund Freud en Vieno, nome la antaŭanto de la Viena Psikoanaliza Societo. En 1911 ŝi publikigis artikolon pri la dana verkistino Karen Michaelis, 'La danĝera aĝo de Karen Michaelis je la lumo de psikoanalizo', kiu pioniris la uzadon de psikoanalizo en literatura kritiko.[2][3]

Je la komenco de la Unua Mondmilito, Rosenthal revenis al Sankt-Peterburgo, kie ŝi laboris kiel neŭrologo en la Cerb-Instituto de Vladimir Beĥterev, kiu kvankam ne konvertita al psikoanalizo mem, nomumis Rosenthal estro de la kliniko por eksteraj pacientoj, kaj permesis al ŝi trakti neŭrozajn pacientojn tie pere de psikoanalizo. Tiel ŝi iĝis la fondinto de psikoanalizo en Sankt-Peterburgo.

Interesita en psikologio de arto, Rosenthal publikigis en 1920 artiklon kiu klopodis klarigi la verkokreivon de Dostojevskij laŭ lia persona suferado.[4]

Estante en Sankt-Peterburgo, ŝi havis filon. En 1921 ŝi memmortigis sin.[4][5]

Verkoj redakti

  • 'Stradanie i tvortchestvo v Dostoïevskoni' [Sufero kaj kreado en Dostojevskij], Voprosi psychologiu litschnosty, 1920

Referencoj redakti

  1. Anna Maria Accerboni, 'Rosenthal, Tatiana (1885-1921)', en Alain de Mijolla (eld.), International Dictionary of Psychoanalysis, Thomson Gale, 2005 [1].
  2. Judith Wermuth. (2012) The Red Jester: Andrei Bely's Petersburg as a Novel of the European Modern. LIT Verlag Münster, p. 105. ISBN 978-3-643-90154-5.
  3. Judith Wermuth-Atkinson. (2018) “Petersburg and the New Science of Psychology”, Leonid Livak: A Reader's Guide to Andrei Bely's "petersburg. University of Wisconsin Pres, p. 111. ISBN 978-0-299-31930-4.
  4. 4,0 4,1 Van der Veer, Rene. (2011) “Tatyana on the Couch: the vicissitudes of psychoanalysis in Russia”, Sergio Salvatore; Tania Zittoun: Cultural Psychology and Psychoanalysis: Pathways to Synthesis. IAP, p. 53. ISBN 978-1-61735-514-1.
  5. Elena L. Grigorenko. (1997) Psychology of Russia: Past, Present, Future. Nova Publishers, p. 60–1. ISBN 978-1-56072-389-9.