Taŭono

la plej peza leptono
(Alidirektita el Tau-leptono)

Taŭonotaŭ-leptono (τ-leptono) estas nestabila elementa partiklo kun negativa ŝargo kaj spino de 1/2. Laŭ norma modelo de partikla fiziko ĝi apartenas al leptona familio de fermionoj (kune kun elektrono, muono kaj neŭtrinoj). Kiel ĉiuj elementaj partikloj, taŭono havas kontraŭpartiklon kun pozitiva ŝargo sed kun sama maso kaj spino - kontraŭtaŭono. Krome, ekzistas taŭ-neŭtrino kaj ties taŭ-kontraŭneŭtrino. Ili kune estas tria generacio de leptonoj.

Taŭono estas malkovrita en 1975 en elektrono-pozitrona koliziilo SLAC en Stanford, Usono far Martin Perl kaj kunlaborantoj[1]. Taŭonoj aperis rezulte de reakcio Pro tiu malkovro Martin Perl ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1995.

Maso de τ-leptono estas 1777 MeV. Vivdaŭro 2,9×10−13 sek.

Disfaloj redakti

 
Feynman-diagramo de plej bazaj disfaloj de τ-leptono

Taŭono estas sola leptono, kiu povas disfali je hadronoj. Ĉiuj aliaj leptonoj estas tro malpezaj pro tio.

Plej kutimaj vojoj de disfalo de  -leptono:

  •   (17,4 %)
  •   (17,8 %)
  •   hadronoj   (64,8 %)

Ligoj redakti

  1. M. L. Perl et al, "Evidence for Anomalous Lepton Production in e+-e- Annihilation" Phys. Rev. Lett., 35, 1489 (1975)

Vidu ankaŭ redakti