Malfermi la ĉefan menuon

Teĉambro en la kartuzia ĝardeno (Eisenach)

Ekstero de la tedomo.

La Teĉambro en la kartuzia ĝardeno (germane: Teezimmer im Kartausgarten) estas muzeeto en Eisenach, Waisenstraße nr 2. Ĝi apartenas la la muzearo Thüringer Museum Eisenach.

PriskriboRedakti

La de 12 magiaj vandtapiŝbildoj, rakontantaj la helenan fabelon Eroso kaj Psiĥo, ornamita teĉambro en la kartuzia ĝardeno, estis la plej malgranda filio de la muzearo Thüringer Museum Eisenach. Ĝi troviĝas en ĝardenista domo de 1825, kiun enloĝis la botanikisto Friedrich Gottlieb Dietrich, amiko de Goeto. Dietrich donas al la princa plezur- kaj kuirejĝardeno, kiu estis aranĝita en la 17-a jarcento sur la grundo de ne plu ekzistanta kartuzio, aspekton similan al parko. La papera vandtapiŝo reproduktas manpresitaĵon, kiun unuafloe faris en 1816 Joseph Defour en Parizo laŭ skizoj de Louis Lafitte kaj Merry-Joseph Blonde. Kiel literatura fono servas la ege ŝatataj Metamorfozoj de Apuleo. Post tre diligentaj restaŭradlaboroj la teĉambro, kiun prizorgas la teamo de la tre proksima Wagner-Reuter-muzeo, pretas por koncertoj, prelegoj aŭ laŭtlegadoj dum la someraj monatoj.

FontoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti