Teahupo'o

vilaĝo sur la insulo Tahitio en Franca Polinezio

Teahupo'o estas eksa komunumo de Francio, ekde 1972 vilaĝo en pli vasta komunumo Taiarapu-Ouest. Ĝi situas en La transmara kolektivumo Franca Polinezio, la insularo Societa Insularo, la insula grupo Alventaj Insuloj, kaj apartenas al la insulo Tahitio, sitante ĉe la sudorienta bordo de la insulo, sur la duoninsulo Taiarapu. En 2022 la vilaĝo havis 1 455 loĝantojn.

Teahupo'o
komunumo en Francio (–1972) Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Ŝtato  Francio
Transmara kolektivumo Franca Polinezio
Insularo Societa Insularo
Insula grupo Alventaj Insuloj
Insulo Tahitio
Komunumo Taiarapu-Ouest
Demografio
Geografio
Geografia situo 17° 51′ S, 149° 16′ U (mapo)-17.847222222222-149.26722222222Koordinatoj: 17° 51′ S, 149° 16′ U (mapo) [+]
Horzono UTC-10:00 [+]
Teahupo'o (Franca Polinezio)
Teahupo'o (Franca Polinezio)
DEC
Situo de Teahupo'o

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Teahupoo [+]
vdr
multaj gejunuloj atendas la perfektan surfan ondon
jen ĝi

Estas konata loko por surfado antaŭ la vilaĝo, kiu estas la ejo por la surfada konkurso de la Somera Olimpiko 2024.

Surfado

redakti

Teahupo'o estas konata pro siaj potencaj, kavaj ondoj. Ĉi tiuj ondoj kaj la koralrifo respondeca por la ondoformado, kiu etendiĝas ĝis 50 cm sub la akvosurfaco, donis al la loko la reputacion esti aparte danĝera.

Dum la meza ondoalto en somero estas 1-1,30 metroj, en vintro la ondo povas atingi multe pli ol tri metrojn en alteco.

Historio

redakti

Teahupo'o prenas sian nomon de granda batalo inter la du ĉefaj klanoj de ĉi tiu parto de la insulo: laŭlitere la vilaĝa nomo tradukeblas "la muro de kranioj", te (la), ahu (muro), upo'o (kranio). Laŭ legendo, iam muro estis konstruita en la loko de la apartigo de la teritorio kun la kranioj kaj ostoj de la venkitoj.

Somera Olimpiko 2024

redakti

La surfa konkurso de la Somera Olimpiko 2024 estas planita okazi en Teahupo'o de la 27-a ĝis la 31-a de julio 2024.[1][2] Je linia distanco de 15 760 kilometroj al Parizo, temas pri ĝis nun plej granda distanco inter la ĉefa ejo kaj konkursejo en la historio de la Olimpikoj.[3] La planita konstrulaboro en la rifo, inkluzive de 14 metrojn alta aluminia turo por la ĵurianoj kaj amaskomunikiloj, provokis protestojn de ekologiistoj kaj surfantoj. La risko de vundo pro la rifo kuŝanta tuj sub la akvosurfaco ankaŭ estas kritikata.[4]

Referencoj

redakti