La teama persekutado estas fako de traka biciklado.

franca teamo je starto de kvaropa teama persekutado en traka bicikla konkursejo de Kolonjo (Germanio)

Reguloj redakti

Principe la regularo similas al tiu de individua persekutado. En la teama konkurso tamen interkonkuras du teamoj de kvar viraj respektive tri virinaj biciklistoj: viroj konkuras je distanco de 4000 metroj, virinoj de 3000 metroj. La alventempon de la teamo decidas la alveno de la tria teamano je la cela linio: do teamo ankoraŭ havas ŝancon je fino de la konkuro, se unu el la teamanoj ekzemple pro vundiĝo. La teama persekutado konsideratas "reĝa Fako" de traka biciklado, ĉar krom la sporta kapablo de ĉiu unuopa teamano aparte gravas la bona interago en la teamo. Necesas intensa trejnado ĝis optimume funkcias la veturado de minimuma distanco de antaŭa kaj posta bicikloj, kaj la interŝanĝo de gvida pozicio inter du teamaj bicikloj. Kontraŭe al konkursoj kun amasa staro, en kiu la bicklistoj tenas distancon de 30 ĝis pli ol 100 centimetroj al la malantaŭa rado de antaŭa biciklisto, la ideala distanco inter la bicikloj de tia persekutada teamo estas nur 15 ĝis 20 centimetroj. Por la ŝanĝado de gvida pozicio ene de la teamo lerte uzatas la traka deklivo en kurbiĝoj: la gvida biciklisto en kurbiĝo deflankiĝas dekstren kaj pro la altiĝo de la trako rapide perdas rapidecon, kiun oni tamen el la gravito rapide regajnas, se oin tuj redirektiĝas maldekstren kaj trakosuben, kaj aliĝas fine de la teama grupo.

Vidu ankaŭ redakti