Tengeri, kroate Tengarin estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sellye. La loknomo signifas hungare: mara kaj ankaŭ maizo.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Tengeri situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Harkány troviĝas 17, Szentlőrinc 18, Siklós 22, Sellye 24, Pécs 26 km-ojn. La komunumo havas nur unu straton.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la keltoj. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1428 en formo "Tengeren". Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, tamen ne senhomiĝis. En 1909 la vilaĝnomo prenis la hodiaŭan nomon. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.

En Tengeri migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti