Teodoro la Studiito

Teodoro la Studiito (759-826) estis bizanca greka monaĥo kaj abato, kiu konatiĝis pro sia fervora oponado kontraŭ la ikonoklasmo, kaj protagonisto de unu el pluraj konfliktoj, kiuj rivaligis lin kaj kun imperiestro Konstantino la 6-a (771-805) kaj kun la patriarko Nikeforo el Konstantinopolo (758-828). Li estas konsiderata sanktulo pro la monaĥa regularo kiun li enkondukis kaj pro la granda kvanto da liturgioj de li komponitaj, aparte la "Karesma Triodiono", liturgia libro de la Ortodoksa Eklezio kaj de la Katolikaj Eklezioj de la Oriento kiuj akceptas la bizancan riton.

Teodoro la Studiito
(759-826)
Teodoro la Studiito estis bizanca monaĥo en la Monaĥejo de Studio.
Teodoro la Studiito estis bizanca monaĥo en la Monaĥejo de Studio.
Persona informo
Naskiĝo 759
en Konstantinopolo, Turkio
Morto 11-a de novembro 826
en Konstantinopolo, Turkio
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj mezepoka grekaantikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Familio
Patrino Theoctista vd
Gefratoj Joseph of Thessalonica vd
Profesio
Okupo monaĥoverkistokomponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Teodoro naskiĝis en Konstantinopolo ĉirkaŭ la jaro 759. Ekde sia junaĝo li kuraĝe batalis defende de la ikonoj en la ĉefurbo de la Bizanca Imperio, minacitaj de la religia imperia politiko. En 794, li sukcedis al sia onklo Platono la Studiito (735-814), kiu antaŭ dek jaroj konvinkis lin plenumi siajn monaĥajn promesojn en la direktado de la monaĥejo de Saccudium, en Bitinio.

Post iom da tempo, Teodoro ekziliĝis en Tesaloniko pro ekskomuniko al la imperiestro Konstantino la 6-a (771-797), kiu divorcis el sia edzino Maria kaj edziĝis al Teodota, kuzino de Teodoro la Studiito. Post la morto de la imperiestro, li estis ree vokita al sia naskiĝurbo kun ĉiuj honoroj. Tiam li lasis Saccudium, kiu intertempe estis prirabita de la araboj, kaj translokiĝis al la Monaĥejo de Studio, en Konstantinopolo, kie li entreprenis fortan kampanjon favore al la ascetismo kaj la monaĥaj reformoj.

 
Ekstera fasado de la Monaĥejo de Sankta Johano la Studiito.
 
Bildo de la Ikonoklasma koncilio de 815, kie aperas Leono la 5-a la Armena kaj la patriarko Teodoto de Konstantinopolo (760-821). Sur la malalta parto ikono detruiĝas de la patriarko Johano la 7-a la Gramatikisto kaj Antono de Sileo.

La ĉefaj aspektoj de lia regularo, poste uzata en la bizancaj kaj rusaj monaĥejoj, tia kia en Pečerska Lavra kaj en Počajivska Lavra, kuŝas en la enklostrigo, malriĉeco, disciplino, studado, religiaj servoj kaj manlaboroj. Li estas rememorigita ankaŭ ĉar li rajtigis al siaj monaĥoj disbati la muskatojn (unu el la plej altkostaj spicoj tiutempe) sur ilia pizo-supo kiam ili estis devigataj manĝi ĝin.

En 809 li estis denove ekzilita pro sia rifuzo ricevi la komunecon de la patriarko Nikeforo de Konstantinopolo (758-828), kiu estis reinstalinta la pastron Jozefon la Konfesanto (762-826), fraton de Teodoro, malgraŭ ke Jozefo estis plenuminta la nuptojn inter Konstantino la 6-a kaj Teodota. En 811, li estis vokita el la ekzilo de la imperiestro Mikaelo la 1-a Ragavo (770-844), sur kiun li havis multe da influo, kaj ree ekzilita kaj skurĝita en 814, pro sia streĉa opozicio al la edikto de la imperiestro Leono la 5-a, kiu malpermesis la respektegon al la sanktaj bildoj.

Liberigita en 821 de la imperiestro Mikaelo la 2-a la Amorido (770-829), ĉi-lasta starigis ribelon kontraŭ Teodoron, en 824, ĉar li taksis la sanktulon tro tolerema pri la ikonoklastoj. Kiam liaj planoj fiaskis, Teodoro decidis lasi Konstantinopolon. Ekde tiam, li ekvivis kiel pilgrimanto tra la sennombraj monaĥejoj en Bitinio, kie tiu de Kalkito[1], li mortis en la 11-a de novembro 825. Li sepultiĝis en la monaĥejo sed lia korpo sekve estis transigita al la Monaĥejo de Studio en la 26-a de januaro 844.

Verkaro redakti

  • Μεγάλη κατήχησις ("La Granda katekizo")
  • Li lasis sennombrajn leterojn ("Theodori Studitae Epistulae") al pluraj tiamaj religiuloj.
  • Katekizaj verkoj (dividitaj inter Magna kaj Parva), du kolektoj adresitaj al la monaĥoj kaj enhavantaj avertojn kaj konsilojn.
  • Funebraj preĝoj al lia patrino kaj al lia onklo Platono
  • Teologiaj verkoj fokusitaj sur la adorado de sanktaj bildoj
  • Li ankaŭ estis aŭtoro de epigramoj pri sennombraj temoj, kelkaj el kiuj elmontras konsiderindan originalecon krom kelkaj sanktaj himnoj. Kiel ĉiuj monaĥoj de la Studio, Teodoro ankaŭ estis fama pro sia kaligrafio kaj pro sia kapablo kopii manuskriptojn.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Ilsulo Heybeliada. Arkivita el la originalo je 2019-07-04. Alirita 2019-09-18.