Teopaskismo

Teopaskismo estas vorto grekdevena el θεός theos, «Dio», kaj πάσχω, «submetiĝi», «elteni», «suferi», kiu konkrete signifas «Dio esta tuŝata», aŭ «Dio estas submetita al provoj, al ŝanĝoj», aŭ pli simple «Dio suferas». La vorto do indikas la paradoksan konsekvencan eltiritan de iuj teologoj de la kristana doktrino de Enkarniĝo de Dio: Ĉu Dio, homfarita, suferas la modifojn kaj ŝanĝojn, suferojn tiajn kiajn kuntrenas la homa sorto? La problemo estiĝas se oni allasas ke Jesuo Kristo, la Hom-Dio, havas unusolan «naturon» (difinitan “dia” aŭ “homa-dia”): estas la kazo de Monofizitismo; tio okazas ankaŭ se oni, eĉ konfesante la du naturojn en Jesuo, distingitajn kaj ne konfuzitajn (tiun homan kaj tiun dian), allasas ankaŭ la «Communicatio idiomatum» (Interkomunikado de la prerogativoj, nome ke la estante Jesuo unusola persono, licas atribui la apartaĵojn, nome, idiomata, de ĉiu «naturo» al la alia «naturo»): tio videblas, sed en alia teologia kampo, kiam la Koncilio de Efeso (431) proklamis la Virgulinon Marian Patrino de Dio (Theotokos).

Oni komprenas ke en tiu dua kazo ne temas pri miksaĵo de la atributoj, sed pri metaforaj piaj esprimoj ĉar Dio ne povas suferi kaj ŝanĝi estante la posedanto de la tuta perfekteco de la esto.

Historio de teopaskismoRedakti

La teopaskisma teologio estis ellaborita inter la rumanaj monaĥoj, diritaj de la Skitio en la 519 ĉirkaŭ, kuraĝigitaj de la imperiestro Justiniano la 1-a, tiam nur nepo de la imperiestro de Konstantinopolo Justino la 1-a.

La patriarko de Konstantinopolo Johano la 2-a el Kapadokio rifuzis, tamen, tiun novan doktrinon. Ĝuste pro tiu forpelo la cititaj monaĥoj, subtenantoj de teopaskismo, helpe pridemandis papon Hormisdason kiu proponis kompromisan formulon ĉar tiu proponita, jam frukto de kompromiso, unu persono de la Triunuo suferis en la karno kontentigis monaĥaron de "Skitio" kaj la konstantinopolan patriarkon sed, laŭ la papo, ne estis respektanta la Koncilion de Kalcedono.

Tiuj monaĥoj pretendis,kune kun la tiama konstantinopola Patriarko ke la formulo «Unu de la Triunuo suferie en la karno» estus dogmgita, ĉar pere de ĝi, laŭ ilia opinio, la dekretoj de la Kalcedona Koncilio[1] estus pli efike protektataj el ĉiuspeca nestoria interpreto. Sed nek la papaj legatoj ĉeestaj en Konstantinopolo nek papo Ormisdaso en Romo perceptis neceson de tiu formulo, en si mem kaj el si mem senerara, kaj ĝin rifuzis kiel maloportuna ĉar la dekretoj de Leono la 1-a kaj de la Koncilio de 451 ne bezonis tian komentarian aldonaĵon kiu, eble, provokus pluajn diskutojn.[2]

Pri Teopaskismo estis suspektata ankaŭ Cirilo de Aleksandrio pro lia substreko pri la “komuniko de la idiomoj” negata ĉe la subtenatoj de la unika naturo, tiu dia, en Jesuo Kristo.

Dume, sub la protekta influa de la konstantinopola kortego, la diskutata formulo, iomete modifita, ekuziĝis en oficialaj ritoj en Konstantinopolo (Unu de la Triunuo estis krucumita).[3]

Hodiaŭ kutime oni evitas tiun ekeĉesan transdonon de la prerogativoj de unu naturo al la alia. Tamen, foje, devota aŭ poeta, aŭ supraĵa, impeto puŝas kelkajn uzi, ofte bonfide, esprimojn kiuj faras Dion suferanta, kio estas vera teologia eraro. Tio videblas en esprimoj, aŭ komentaj aŭ interpretaj esprimoj ĉe modernaj intelektuloj kiel en (Hegel, Friedrich Nietzsche, Simone Weil, ...).

Teopaskismo ne konfuzeblas kun PatripasionismoMonarkianismo, vera herezo kiu anoncis ke Dio, ĉi-kaze nomata Patro = monarko, vere suferis la elaĉetan pasionon. ([1]]).

NotojRedakti

  1. Brock, Sebastian P. (2006), Fire from Heaven: Studies in Syriac Theology And Liturgy, Ashgate Publishing.
  2. Vidu: BAUS K., Storia della chiesa – La chiesa tra oriente e occidente, Vol. 3, Jaka Book, Milano, 1972, p. 242.
  3. Precize, en la [[Hagia Sofia|Baziliko Sankta Sofia)) oni diris «Unus ex Trinitate crucifixus est» (aŭ « passus est »), nome «Unu de la (dia) Triunuo estis krucumita» (aŭ «suferis la pasionon»).

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti