Terradillos de Esgueva
Terradillos de Esgueva [teraDIljos desGEba] estas vilaĝo kaj municipo, kodo-380, en la sudo de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.
Terradillos de Esgueva | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09350 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 67 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 49′ N, 3° 51′ U (mapo)41.819166666667-3.8427777777778Koordinatoj: 41° 49′ N, 3° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 869 m [+] | ||
Areo | 14,39 km² (1 439 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Terradillos de Esgueva [+] | |||
Geografio redakti
Ĝi havas areon de 14.39 km² kun 73 loĝantoj (2021).
Historio redakti
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo redakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun romanikaj elementoj.
Eksteraj ligiloj redakti
- Web no oficial de Terradillos de Esgueva Arkivigite je 2008-04-06 per la retarkivo Wayback Machine