Tertius Zongo

Tertius ZONGO (n. la 18-an de majo 1957 en Koudougou, Supera Voltalando, hodiaŭ Burkino estas politikisto de la okcidentafrika ŝtato Burkino. Ekde la 4-a de junio 2007 li estas ĉefministro de la lando. [1]

Tertius Zongo
TertiusZongo.jpg
Persona informo
Tertius Zongo
Naskiĝo 18-an de majo 1957 (1957-05-18) (65-jara)
en Kuduguo
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Burkino [#]
Alma mater Univeristato de Nanto • Universitato Cheikh Anta Diop [#]
Partio Congress for Democracy and Progress [#]
Profesio
Okupo politikistodiplomato [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Zongo studis ekonomion en Dakaro (Senegalo) kaj Nantes (Francio). Inter 1995 kaj 2000 li okupis diversajn ministrajn postenojn, inter aliaj la postenon de la financministro. Dum pluraj jaroj li reprezentis la landon ĉe la monda banko kaj ĉe la internacia monunua fonduso. Krome li estis ĝenerala sekretario de la burkina industria kaj komcerca ĉambro. En 2002 li komencis la diplomatan servon. Laste li estis ambasadoro en Usono.

ReferencojRedakti

  1. Biografio de Tertius Zongo Arkivigite je 2006-01-14 per la retarkivo Wayback Machine sur la oficiala retpaĝo de la ĉefministro