Terus Kováts [teruŝ kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kováts Terus estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kovács Terézia. Terézia estas hungara nomvarianto de Tereza, ĝia malofta karesnomo estas Terus.

Terus Kováts
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1894 (1894-04-19)
en Hungario Eger (Hungario)
Morto la 26-an de decembro 1958
en Hungario Miskolc (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o István Beleznay Unger
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Terus Kováts [1] naskiĝis la 19-an de aprilo 1897 en Eger, ŝi mortis la 26-an de decembro 1958 en Miskolc.

Biografio redakti

Terus Kováts lernis en monaĥinejo, ŝi aĝis 14, kiam ŝi aliĝis al trupo de Gábor Miklósy. En la sekvaj jaroj ŝi havis rolojn province (ekzemple en Teatro Csokonai (Debrecen) (1922-1925, 1928)). Inter 1929 kaj 1932 ŝi apartenis jam en Budapeŝto al Teatro Belvárosi, inter 1932-1937 al Teatro Magyar (1987–1989). Inter 1939-1942 ŝi estis membro de trupo de sia dua edzo István Beleznay Unger, poste ŝi revenis al Debrecen. Ekde 1949 ĝis sia morto ŝi ludis en Nacia Teatro (Miskolc).

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Lila akác (1934) – S-ino Kovács
  • Földindulás (1940) - kamparanino
  • Könnyű múzsa (1947)
  • Simon Menyhért születése (1954) - akuŝistino
  • Égi Madár (1958) - baptopatrino

Fontoj redakti