Tespiso (greka : Θέσπις) estis aktoro greka de la dua duono de la 6-a jarcento a.K., kiu estas konsiderita la patro de la arto de dramo, kaj unu el la fondintoj de la arto de tragedio.

La vagonaro de Tespis, reliefo de la Sonorilturo de Giotto en Florenco, Italio, Nino Pisano, 1334–1336

Laŭ iuj malnovgrekaj fontoj kaj precipe Aristotelo, li estis la unua persono aperanta sur scenejo kiel aktoro interpretanta rolulon en teatraĵo (anstataŭ paroli kiel li mem). En aliaj fontoj, li laŭdire prezentis la unuan ĉefaktoron aldone al la refrenkoruso. Li ofte estas nomata la "Inventinto de Tragedio". Aristotelo rakontis ĉi tiun turnopunkton de la surscenejaj artoj en sia verko de la 4-a jarcento. a.K. Krom ĉi tiu plibonigo, ankaŭ estas atribuita al li la promocio de la arto de maskoj.

Li naskiĝis en aŭ apud Atiko. En Atiko okazis la Dionizaj festoj ekde la frua 6-a jarcento a.K. kaj la urbo ankaŭ havis teatron.

Laŭ tradicio, Tespiso estis estro de koruso, kiu prezentis en la Dionizaj festoj kaj deklamis heroajn rakontojn de greka mitologio. Dum la Dionizaĵo de ĉirkaŭ 534 a.K., Tespis decidis provi novan formon de prezentado: anstataŭ rakonti la intrigon kaj la dialogojn en poezio, li enkondukis la rolulon en la unua persono, kaj respondis al la refrenkoruso parolante anstataŭ kanti. Ekde tiam kaj tie la arto de la aktorado ekevoluis, kaj tial aktoroj estas foje nomataj "Tespisanoj", precipe inter anglalingvanoj. [1]

En la tempo de Tespiso, nur unu aktoro ankoraŭ aperis en la teatraĵo, kune kun la koruso. Unu generacion poste Esĥilo ankaŭ prezentis duan aktoron al la spektaklo, kiu ludis alternajn rolojn, kaj poste Sofoklo aldonis ankaŭ trian aktoron.

Oni ne havas kompletajn tragediojn de Tespiso, kvankam oni konas la nomojn de iuj el ili, kaj kelkajn eltiraĵojn de ili. Ankaŭ ekzistas opinio pri ĉi tiuj, kiuj diras, ke ili estis falsitaj.

Vidu ankaŭRedakti

Por plua legadoRedakti

  • G.F. Else, The Origin and Early Form of Greek Tragedy (La origino kaj frua formo de greka tragedio), 1965
  • A. Lesky, Die tragische Dichtung der Hellanen, 1972

ReferencojRedakti

  1. Ekzemplo - La teatro en la klasika mondo