Thônex

komunumo de Svislando

Thônex (prononcu Tone) estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Thônex
Blazono de Thônex
Doganejo Moillesulaz en Thônex
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 12′ 0″ N 6° 13′ 0″ O / 46.20000 °N, 6.21667 °O / 46.20000; 6.21667 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ 0″ N 6° 13′ 0″ O / 46.20000 °N, 6.21667 °O / 46.20000; 6.21667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 13364
Areo 3,82 km²
Alteco 405 m super marnivelo
Poŝtkodo 1226
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Thônex
vdr

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 14 122 loĝantoj sur areo de 3,82 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 697 loĝantoj/km².

Geografio redakti

La urbo Thônex situas ĉe la norda bordo de la rivero Arve sudoriente de Ĝenevo, ĉe la landlimo al Francio.

Najbaraj komunumoj redakti

La urbo limas en nordo al Vandœuvres kaj Choulex, en nordoriento al Puplinge, en oriento kaj sudoriento al Ambilly kaj Gaillard (ambaŭ en Francio), en sudokcidento al Veyrier, kaj en okcidento alChêne-Bougeries kaj Chêne-Bourg.

Trafiko redakti

Thônex estas atingebla per la tramlinio 16 kaj diversaj busoj de la loka trafikreto de Ĝenevo.

En Thonex komenciĝas la francaj aŭtoŝoseoj al la direkto de Monto Blanka kaj Liono.

Ekonomio redakti

Thônex estas unu el la sidejoj de la horloĝfabriko Rolex, la alia estas en Le Locle; plie Thônex estas la sidejo de la krajonfabriko Caran d'Ache, kiuj ambaŭ estas mondfamaj svisaj markoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Thônex datiĝas el la jaro 1225 kiel Tonnay. En mezepoko Thônex apartenis al Savojo. En la jaro 1536 la regiono estis okupita de la bernanoj, sed en 1567 ĝi revenis al Savojo. Kun la kreo de la Kantono Ĝenevo en la jaro 1813 per la Viena Kongreso Thônex estis integrita al la nova kantono kaj fariĝis parto de Svislando.

Ĝemeleco redakti

Ek de la jaro 1972 la urbo Thônex havas partnerecon kun la komunumo Graveson, kiu situas proksime de Avignon en Francio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti