The Bloudy Tenent of Persecution for Cause of Conscience

The Bloudy Tenent of Persecution, for Cause of Conscience, Discussed in a Conference between Truth and Peace ("La sanga principo de persekutado pro afero de konscienco", Londono) estas libro de 1644 pri la registara forto verkita de Roger Williams, fondinto de la Providencaj Plantejoj en Nov-Anglio kaj kunfondinto de la Unua Baptisma Eklezio en Ameriko. Tenent estas eksmoda literumado de tenet, kaj la libro argumentas por la "separmuro" inter eklezio kaj ŝtato kaj por la toleremo fare de la ŝtato por la variaj kristanaj eklezioj, inter kiuj katolikismo, kaj ankaŭ por "paganoj, judoj, turkoj aŭ kontraŭ-kristanaj konsciencoj kaj adoroj."[1] La libro prezentas la formon de dialogo inter Vero kaj Paco kaj estas respondo al korespondado kun la Bostona pastoro John Cotton rilate al la apogo fare de Cotton al la ŝtata plifortigo de religia unuformeco en la Kolonio de la Golfo de Masaĉuseco. Williams argumentas, ke kristanismo postulas la ekziston de aparta civila aŭtoritato kiu ĝenerale ne perfortu la pensolibero, kiun Williams interpretis kiel Di-donita rajto.[2]

The Bloudy Tenent of Persecution for Cause of Conscience
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Roger Williams
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1644
vdr
The Bloudy Tenent of Persecution, 1644

La traktaĵo The Bloudy Tenent of Persecution for Cause of Conscience estis amplekse legata en la denaska lando, kaj estis pasia plendo por absoluta religia libereco kaj la totala separado de eklezio kaj ŝtato.[3] Libereco de konscio havis altan prioritatecon super la teologiaj, filozofiaj kaj politikaj farendaĵoj, ekde kiam Marteno Lutero malakceptis nuligi siajn kredojn antaŭ la Dieto de la Sankta Romia Imperio ĉe Worms en 1521, ĉar ili ne estis pruvitaj kiel falsaj fare de la Biblio.[4]

Notoj redakti

  1. Roger Williams, Richard Groves, The bloudy tenent of persecution for cause of conscience (Mercer University Press, 2001), p. 3 [1] (alirebla en Google Books, 28a de Julio, 2009) 0865547661, 9780865547667
  2. James P. Byrd, The challenges of Roger Williams: religious liberty, violent persecution, and the Bible (Mercer University Press, 2002)[2] (alirita en Google Book en 20a de Julio, 2009)
  3. Olmstead, Clifton E (1960), History of Religion in the United States, Englewood Cliffs, NJ: Prentice-Hall. p. 102–5.
  4. Olmstead, Clifton E (1960), History of Religion in the United States, Englewood Cliffs, NJ: Prentice-Hall. p. 5.