The Coca-Cola Company
La konzerno The Coca-Cola Company ("la kokakolaa firmao") estas usona multnacia korporacio, kiu tutmonde produktas kaj vendas senalkoholajn refreŝigajn trinkaĵojn. La firmao estas plej konata pro la kafeina mineralakva trinkaĵo kokakolao, inventita en 1886 fare de la apotekisto John Stith Pemberton en la urbo Atlanta, Georgio en Usono.[2] La recepton kaj markon aĉetis en 1888 la komercisto Asa Griggs Candler (1851-1929), kiu en 1892 kreis la firmaon kaj komencis grandkvante produkti la trinkaĵon. Krom la originalan markon kokakolao, la firmao nun ofertas pli ol 500 markojn da limonadoj kaj aliaj mineralakvaj trinkaĵoj en pli ol 200 landoj aŭ teritorioj, kaj vendas pli ol 1,8 miliardojn da porcioj da trinkaĵoj en tago.[3] La firmaaj akcioj estas listigataj en la Novjorka Borso.
The Coca-Cola Company | |
---|---|
![]() | |
Fondita | en 1886 |
Sidejo | Atlanta, Georgio, Usono |
Estr(ar)o | Muhtar Kent (CEO) |
Spezosumo | 35 miliardoj da usonaj dolaroj (en 2010)[1] |
Agokampo | senalkoholaj trinkaĵoj |
ISIN-kodo | US1912161007 |
TTT | Coca-ColaCompany.com |