The Fabulous Thunderbirds


The Fabulous Thunderbirds estas usona bando de blusroko formita en Teksaso en 1974.

The Fabulous Thunderbirds
Persona informo
TTT
Retejo http://www.fabulousthunderbirds.com/
vdr
Kim Wilson
Jimmie Vaughan
Keith Ferguson
Duke Robillard

Iliaj du unuaj albumoj estis publikigitaj en 1979 kaj 1980 respektive, kun Kim Wilson kiel ĉefkantisto kaj buŝharmonikisto, Jimmie Vaughan kiel ĉefa gitaristo, kaj Keith Ferguson kiel basgitaristo. Mike Buck estis ĉe la drumoj por la unua albumo sed lasis la bandon kaj estis anstataŭita de Fran Christina por la dua. Ambaŭ albumoj dekomence forvendis la malgrandan nombron presitan (nur ĉirkaŭ 3000 unuoj) kaj ili estas nune konsideritaj kiel gravegaj blusdiskoj.[1] La blusa stilo de la Thunderbirds miksis elementojn de Teksasa bluso kun la buŝharmonikecaj sonoj de marĉa bluso tipaj de Slim Harpo kaj de Lazy Lester — ambaŭ el kiuj estis versiigitaj de Thunderbirds.[2] La tria albumo de la bando, nome Butt-Rockin', publikigita en 1981, metis la bandon pli proksime al la malnova ritmenbluso kaj aldonis kromajn muzikistojn kiuj ludis pianon kaj latunajn blovinstrumentojn.

Diskaro redakti

Albumoj redakti

  • Girls Go Wild (1979)
  • What's the Word (1980)
  • Butt Rockin' (1981)
  • T-Bird Rhythm (1982)
  • Tuff Enuff (1986)
  • Hot Number (1987)
  • Powerful Stuff (1989)
  • Walk That Walk, Talk That Talk (1991)
  • Roll of the Dice (1995)
  • High Water (1997)
  • Painted On (2005)
  • Thunderbirds! (2009, vendita nur koncerte)
  • On the Verge (2013)
  • Strong Like That (2016)

Notoj redakti

  1. Arkivita la 13an de Marto, 2014, ĉe Wayback Machine.
  2. "The BluesHarp Page:Legends:Slim Harpo". Bluesharp.ca. Alirita la 15an de Julio, 2018.
 
Nick Curran