The Hunger Games (filmo)

The Hunger Games (esperante La malsatludoj) estas usona sciencfikcia agfilmo de 2012 reĝisorita de Gary Ross kaj bazita sur la samnoma romano de Suzanne Collins. Ĝi estas la unua epizodo de filma serio The Hunger Games kaj estis produktita de Nina Jacobson kaj Jon Kilik. En la filmo rolas Jennifer Lawrence, Josh Hutcherson, Liam Hemsworth, Woody Harrelson, Elizabeth Banks, Lenny Kravitz, Stanley Tucci kaj Donald Sutherland. La filmo estas lokita en malutopia postapokalipsa estonteco en la nacio Panem, kie knabo kaj knabino de ĉiu el la 12 distriktoj de la nacio estas elektitaj ĉiujare kiel "ofero" kaj devigitaj konkurenci en La Malsatludoj, kompleksa televidigita ĝismorta batalo. Katniss Everdeen volontulas por preni la lokon de sia pli juna fratino kiam ŝia fratino estis komence elektita kiel tributo. Kun la vira tributo de ŝia distrikto, Peeta Mellark, Katniss vojaĝas al la Kapitolo por trejni kaj konkuri en la ludoj.[1]

The Hunger Games
filmo
Originala titolo The Hunger Games, Hunger Games : Le Film
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 20 apr. 2012, 23 mar. 2012, 28 sep. 2012, 21 jun. 2012, 22 mar. 2012, 21 mar. 2012
Ĝenro sciencfikcia filmo, aventura filmo, psychological thriller film, malutopia filmo, postapokalipsa filmo, filma dramo, filmo bazita sur romano, agfilmo, fantasta filmo
Kameraado Tom Stern
Reĝisoro(j) Gary Ross
Produktisto(j) Nina Jacobson • Jon Kilik
Scenaro Billy Ray • Gary Ross • Suzanne Collins
Filmita en Norda Karolino
Loko de rakonto Panem
Muziko de James Newton Howard • T Bone Burnett
Rolantoj Josh Hutcherson • Liam Hemsworth • Woody Harrelson • Lenny Kravitz • Stanley Tucci • Willow Shields • Isabelle Fuhrman • Amandla Stenberg • Alexander Ludwig • Toby Jones • Wes Bentley • Leven Rambin • Dayo Okeniyi • Jennifer Lawrence • Jacqueline Emerson • Jack Quaid • Elizabeth Banks • Donald Sutherland • Kimiko Gelman • Nelson Ascencio • Paula Malcomson • Kalia Prescott • Annie Thurman • Ian Nelson
Produktinta firmao Lionsgate 
Color Force
Honorigoj Saturn Award for Best Actress • Teen Choice Award for Best Villain
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La nacio Panem dividiĝas en 12 distriktoj, regataj de la Kapitolo. Kiel puno por malsukcesa ribelo, ĉiu distrikto estas devigita elekti du omaĝojn (oferojn), unu knabon kaj unu knabinon inter la aĝoj de 12 kaj 18, por batali ĝis la morto en la ĉiujaraj Malsatludoj ĝis restos nur unu postvivanto.

16-jaraĝa Katniss Everdeen (Jennifer Lawrence) el la Distrikto 12 volontulas por preni la lokon de sia pli juna fratino Primrose en la 74-a Malsatludoj. Ŝi kaj samranga tributo Peeta Mellark (Josh Hutcherson) estas eskortitaj al la Kapitolo de sia ŝaperono Effie Trinket (Elizabeth Banks) kaj mentoro Haymitch Abernathy (Woody Harrelson), la sola postvivanta gajninto de la Ludoj el Distrikto 12. Haymitch emfazas la gravecon akiri sponsorojn, ĉar ili povas provizi potenciale vivajn donacojn dum la Ludoj. Dum trejnado, Katniss observas la profesiajn luktistojn (Marvel, Glimmer, Cato kaj Clove), volontuloj el la riĉaj Distriktoj 1 kaj 2, kiuj trejnis por la Ludoj ekde frua aĝo. Dum televidigita intervjuo kun Caesar Flickerman, Peeta esprimas sian amon por Katniss, kiun ŝi komence vidas kiel provo altiri sponsorojn; ŝi poste scios ke lia agnosko estas originala.

Komence de la Ludoj, Katniss ekprenas iujn provizojn metitajn proksime de la Cornucopia, strukturo ĉe la komenca punkto kaj evitas morton. Duono de la 24 omaĝoj mortas en la komenca manbatalo, kaj nur 11 (inkluzive ĉiujn kvar profesiuloj) postvivas la unuan tagon. Katniss provas resti for de la aliaj, sed Seneca Crane la ĉeforganizanto, ekigas arbaran fajron por peli ŝin al ili. Ŝi renkontas la profesiulojn, kun kiu Peeta ŝajne alianciĝis kaj fuĝas al la supro de arbo. Peeta konsilas al la profesiuloj atendi. La sekvan matenon, Katniss rimarkas Rue, la junan inan tributon de Distrikto 11, kaŝante sin en apuda arbo. Rue atentigas pri nesto de genetike modifitaj venenaj vespoj. Per tranĉilo Katniss faligas la neston sur la dormantajn profesiuloj, kiuj estas sube; Glimmer mortas sed la aliaj eskapas. Katniss senorientiĝas pro la pluraj pikoj. Peeta revenas kaj petas al ŝi fuĝi.

Rue helpas Katniss resaniĝi kaj ili iĝas amikoj kaj aliancanoj. Katniss detruas la provizojn, kiujn la profesiuloj stokis krevigante minojn, dum Rue distras la aliajn. Katniss poste trovas kaj liberigas Rue de kaptilo, sed Marvel ĵetas lancon al Katniss kiu mortigas Rue. Katniss mortigas lin per sago. Ŝi konsolas Rue kaj post kiam ŝi mortas, ornamas sian korpon per floroj. Ĉi tio ekigas tumulton en Distrikto 11. Prezidanto Coriolanus Snow (Donald Sutherland) avertas Crane pri la agitado.

Haymitch persvadas Crane por ŝanĝi la regulojn por permesi du gajnintojn kondiĉe ke ili estu de la sama distrikto, sugestante ke tio pacigos la publikon. Post la anonco, Katniss trovas Peeta grave vundita. Alia anonco promesas ke tio, kion ĉiu pluvivanto plej bezonas, estos donita ĉe la Cornucopia la sekvan matenon. Malgraŭ la impeta opozicio de Peeta, Katniss foriras por ricevi medikamentojn por li, sed ŝi estas embuskita kaj superita de Clove, kiu fanfaronas pro la morto de Rue kaj prepariĝas por mortigi ŝin. Thresh la vira tributo de Distrikto 11 aŭdas kaj mortigas Clove. Li escepte ne atakas Katniss pro Rue. La medikamento tre rapide resanigas Peeta.

Ĉasante manĝaĵon, Katniss aŭdas kanonon eksplodi, kio signalas morton. Ŝi kuregas al Peeta, kiu senscie kolektas venenajn berojn. Ili malkovras "Foxface" la ina tributo el Distrikto 5, venenita de tiaj beroj, kiujn Katniss kolektas post spektado de Peeta. Crane tiam lasas genetike modifitajn bestojn, kiuj mortigas Thresh kaj devigas Katniss, Peeta kaj Cato - la lastaj tri postvivantoj - iri sur la tegmenton de la Cornucopia. Cato prenas Peeta kaj utiligas lin kiel homan ŝildon kontraŭ la pafarko de Katniss. Peeta direktas Katniss por pafi la manon de Cato, ebligante Peeta ĵeti lin al la subaj bestoj. Katniss mortigas lin per sago por fini lian suferon.

Crane tiam revokas la regulŝanĝon malpermesante du venkintoj. Peeta instigas Katniss pafi lin, sed ŝi konvinkas lin kune manĝi la venenajn berojn. Antaŭ ol tio okazu, Crane haste deklaras ilin kunvenkintoj. Poste, Haymitch avertas Katniss ke ŝi gajnis malamikojn pro tia defia ago. Snow havas Crane ŝlosita en ĉambro kun venenaj beroj, post kio la ruza prezidanto konsideras sian sekvan movon kaj preparas Kvartalan Sufokon (Quarter Quell).

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo redakti

  • Jennifer Lawrence kiel Katniss Everdeen
  • Josh Hutcherson kiel Peeta Mellark
  • Liam Hemsworth kiel Gale Hawthorne
  • Woody Harrelson kiel Haymitch Abernathy
  • Elizabeth Banks kiel Effie Trinket
  • Lenny Kravitz kiel Cinna
  • Stanley Tucci kiel Caesar Flickerman
  • Donald Sutherland kiel President Coriolanus Snow
  • Wes Bentley kiel Seneca Crane
  • Toby Jones kiel Claudius Templesmith
  • Alexander Ludwig kiel Cato
  • Isabelle Fuhrman kiel Clove
  • Amandla Stenberg kiel Rue
  • Jacqueline Emerson kiel Foxface
  • Jack Quaid kiel Marvel
  • Leven Rambin kiel Glimmer
  • Dayo Okeniyi kiel Thresh

Referencoj redakti

  1. Hunger Games – released (angle). AlloCiné. Alirita 2021-05-03.

Eksteraj ligiloj redakti