The Jetsons

usona animacia situacia komedio (1962–1987)

The Jetsons - prononco ðə d͡ʒˈɛtsənz - estas usona animacia situacia komedio produktita de la animacia studio Hanna-Barbera. Ĝi origine dissendiĝis en pinta tempo de la 23-a de septembro 1962 ĝis la 17-a de marto 1963, en la usona televida kanalo ABC, tiam poste redissendiĝis per distribuado al malsamaj televidkanaloj, kun novaj epizodoj produktitaj de 1985 ĝis 1987. Ĝi estis la spacepoka ekvivalento de Hanna-Barbera al The Flintstones[1] - prononcata ðə flˈɪntsto͡ʊnz.

The Jetsons
animacia televida serio
Originala titolo The Jetsons
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro sciencfikcia televida serio, situacia komedio, comedy television series
Reĝisoro William Hanna, Joseph Barbera
Amplekso
Sezonoj 3
Epizodoj 75
Daŭro sen reklamoj 30
Elsendo
Elsendita 23 sep. 1962 – 12 nov. 1987
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Dum la FlintstonesŜtonepokuloj vivis en mondo kiu estis komika versio de la Ŝtonepoko, kun maŝinoj funkciigitaj fare de birdoj kaj dinosaŭroj, la Jetsons vivis en komika versio de jarcento en la estonteco, kun kompleksaj robotaj iloj, eksterteranoj, hologramoj kaj kapricaj inventaĵoj.

La originalo havis 24 epizodojn kaj elsendiĝis dimanĉe vespere ĉe ABC komenciĝanta la 23-an de septembro 1962. Ĝi debutis kiel la unua programo elsendita en koloro inter la programoj de la kanalo ABC, en la fruaj 1960-aj jaroj kiam nur manpleno da ABC-stacioj estis kapablaj je dissendo en koloro, en tempo kiam nur 3% de la publiko havis kolorajn televidiloj. Kontraste, The Flintstones, kvankam ĉiam produktita en koloro, estis elsendita en nigrablanka versio en siaj unuaj du sezonoj.

La spektaklo estis origine planita kontraŭ la animacia programo Mirinda Mondo de Koloroj de Walt Disney kaj la situacia komedio Dennis the Menace pri aparte petolema juna knabo, kaj ne ricevis multe da atento. Pro malbonaj rangigoj, ĝi estis nuligita post sia unua sezono sed tiam estis proponita al sabatmatenoj, kie ĝi daŭriĝis kaj iĝis tre sukcesa.

Esperanto estas parto de la estonteca mondo redakti

Interese por esperantistoj estas, ke tuj en la unua epizodo la filino Judy de la familio sciigas ke ŝi havas multajn hejmtaskojn por sia lerneja kurso de Esperanto, kaj poste la hejma roboto helpas al ŝi pri la esperantaj hejmtaskoj.[2]

Referencoj redakti

  1. notoj en la kompaktdisko: Saturday Morning: Cartoons' Greatest Hits, 1995 MCA Records
  2. iom pli ol minuta eltranĉaĵo de la unua epizodo kun filino Judy ĝemanta pri siaj multaj hejmtaskoj por la lerneja kurso de Esperanto, en la retejo Facebook (necesas ensaluti por vidi ĝin)

Eksteraj ligiloj redakti