The King of Rome (t.e. "La Reĝo de Romo") estis la nomo de sukcesa leterkolombo de la specio Columba livia f. domestica, gajninta 1001 mejlojn longan flug-konkurson de Romo, Italio al Anglio, en 1913. Ĝi estis subjekto de kanto kaj libro, ambaŭ de Dave Sudbury, la kanto estis plej fame registrita de June Tabor.[1]

"The King of Rome" en Muzeo de Derby

The King of Rome estis kurier-kolombo kiu gajnis 1001 mejlojn longan flug-konkurson de Romo, Italio al Anglio, en 1913. La birdo, blua virkolombo,[2] ringo numero NU1907DY168,[3] estis posedata[1] kaj bredata[2] de Charlie Hudson (naskiĝinta en la fruaj 1870-aj jaroj, mortinta la 13-an de marto 1958, 84-jaraĝa[3]), loĝanta ĉe 56 Brook Street, Derby (nun malkonstruita, 52° 55′ 35″ Nordo 1° 29′ 08″ Okcidento / 52.9265 °N, 1.4855 °U / 52.9265; -1.4855 (mapo)), pri kiu oni raportis, ke li komencis flug-konkursojn de kolomboj en 1904.[1] En la tempo de la flug-konkurso, li estis prezidanto kaj kasisto de "Derby Town Flying Club" (Flug-Klubo de Urbo Derby).[1] Li ankaŭ verkis artikolojn pri kolomb-konkursado por la Derby Evening Telegraph.[4] Post la morto de la birdo li transdonis ĝian korpon al Muzeo kaj artgalerio de Derby kie ĝia remburita haŭto estis prezervita kun alir-numero DBYMU.1946/48. Kvankam antaŭe ekspoziciita en Derby kaj aliloke, interalie en Walsall Museum kaj Wollaton Hall en Nottingham,[4] ekde 2011 ĝi estas ekspoziciata.[5]

 
Sudbury, en 2012

The King of Rome kaj ties posedanto estis la subjekto de kanto kaj libro de Dave Sudbury. La kanto estis plej elstare registrita de June Tabor.[1] Ĝi rakontas ke "On the day of the big race a storm blew in. A thousand birds were swept away and never seen again" (la tagon de la granda flug-konkurso ventego ekblovis. Mil birdoj estis forbalaitaj kaj neniam plu reviditaj),[5] indikante la danĝerojn rilatajn al bird-konkursoj. Post kiam ŝi aŭdis Sudbury kanti la kanton dum kantokonkurso en la malfruaj 1980-aj jaroj kie ŝi estis ĵurianino (li atingis la kvaran lokon[6]), Tabor registris ĝin por sia albumo de 1988 Aqaba. Brian McNeill, alia finalisto ĉe la evento, diris:

"The King of Rome" estis tre supera al ĉiuj aliaj kantoj kantitaj tiun nokton, kaj estus devinta venki.[6]

McNeill poste publike kantis la kanton, kaj koncerta registraĵo estis havebla en lia albumo de 2000 kun Iain MacKintosh, Live and Kicking.[6]

La bando Half Man Half Biscuit ankaŭ registris version de la kanto, kiu restis neeldonita[7]. Kanada folk-muzikisto Garnet Rogers registris ĝin por sia albumo de 2004 Summer Lightning. Usona folk-muzikisto Vance Gilbert ankaŭ registris ĝin en sia albumo Edgewise en 1994.

La liriko de Sudbury estis reproduktita kiel 32-paĝa libro, kun ilustraĵoj de Hans Saefkow.[8]

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 (2001-09-25) “Museum plea on pigeon”, Derby Evening Telegraph. 
  2. 2,0 2,1 (1913-08-02) The Racing Pigeon, p. 139.
  3. 3,0 3,1 Savage, Andy. The King of Rome - Charles Hudsons famous Pigeon from the West end of Derby.. Derby Photos.
  4. 4,0 4,1 "Legend of the stuffed superstar", Derby Evening Telegraph, 1996-12-09.
  5. 5,0 5,1 Natural History treasure - The King of Rome. Derby City Council. Arkivita el la originalo je 2011-07-10. Alirita 2011-05-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-10. Alirita 2011-05-31.
  6. 6,0 6,1 6,2 Sleeve notes, Iain MacKintosh & Brian McNeill, Live and Kicking, 2000
  7. HMHB: Unreleased Tracks from Radio Sessions. Arkivita el la originalo je 2011-05-15. Alirita 2011-05-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-15. Alirita 2011-05-31.
  8. Sudbury, Dave. (2010) The King of Rome. Simply Read Books. ISBN 978-1894965941. Arkivigite je 2011-10-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-03. Alirita 2011-05-31.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti