La Triopo Kingstona (angle: The Kingston Trio) estas usona muzikista grupo fama pro lanĉi movadon de popularigo de kantoj en popolmuzika stilo. La triopo furoris fine de la 1950-aj jaroj kaj komence de la 1960-aj, aktivante komence en la Sanfranciska regiono, kaj konsistante tiam el Dave Guard, Bob Shane, kaj Nick Reynolds. Ĝi atingis internacian furoran famon surbaze de senprecendece multe venditaj gramofondiskaj albumoj "longe-ludantaj" (30 cm, 33⅓ rotaciojn en minuto). La grupo lanĉis la poppopolmuzikan furoregon de la epoko per eldono de la unua disko, The Kingston Trio, en 1958, kies plej elstara kanto, 'Tom Dooley', vendiĝis kiel unuopaĵo en pli ol tri milionoj da ekzempleroj.[1] La Triopo eldonis entute 19 albumojn kiuj atingis la Top 100 de Billboard, 14 en la unuaj dek, kaj kvin atingis la pinton kiel plej vendata en la semajno en Usono. Dum kvin semajnoj je la fino de 1959, kvar el iliaj albumoj samtempe rangis inter la 10 plej vendataj, rekordo sen egalo dum pli ol 50 jaroj.[2] [3]

Originaj membroj de la Triopo Kingston: Dave Guard, Bob Shane, kaj Nick Reynolds (printempe de 1957).
Triopanoj post foriro de Guard: Ioannes Stewart, Nick Reynolds, Bob Shane (somere de 1963).
Triopo Kingston en la jaro 2003: George Grove, Bob Shane, Bobby Haworth (kaj basviolonisto Paul Gabrielson).

Fontoj redakti

La artikolo estas bazita sur la komencaj alineoj de la versioj en la latina kaj angla Vikipedioj.