The Land Before Time

The Land Before Time (La Antaŭtempa Lando) estas usona animacia filmo reĝisorita de Don Bluth. Ĝi estis premiere prezentita la 18-a de novembro 1988 en Usono.

La Antaŭtempa Lando
longa movbilda filmo
Originala titolo The Land Before Time
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato 18-a de novembro 1988
Daŭro 69 minutoj
Ĝenro animacio
Buĝeto 12.5 milionoj de usonaj dolaroj
Reĝisoro(j) Don Bluth
Produktisto(j) Don Bluth
Gary Goldman
John Pomeroy
Scenaro Stu Krieger
Laŭ la verko de Judy Freudberg
Tony Geiss
Filmita en Usono
Muziko de James Horner
Ĉefrolantoj Gabriel Damon (tiam 12-jaraĝa; Littlefoot)
Candace Hutson (tiam 8-jaraĝa; triceratopa knabino Cera)
Judith Barsi (tiam 10-jaraĝa; saŭrolofa knabino)
Will Ryan (tiam 48-jaraĝa; pteranodonto)
Produktinta firmao Sullivan Bluth Studios 
Amblin Entertainment
Distribuo Universal Pictures
IMDb
vdr

Enhavo redakti

Kiam en granda malseko sekve de pluraj katastrofaj eventoj al la herbovoraj dinosaŭroj pli kaj pli mankas manĝaĵo, la malgranda dinosaŭro Littlefoot ("Piedeto") kaj lia familio ekvojas por trovi novan nutradon en la fabela "Granda Valo".

Sed kiam la kontinentoj kolizias, tertremo disdividas la landon, kaj Littlefoot estas apartigita de siaj geavoj. Lia patrino mortas en batalo kun tiranosaŭro nomata "Akradento". Tiel Littlefoot solas dum la tuta vojaĝo al la "Granda Valo". Baldaŭ, tamen, li renkontas aliajn dinosaŭrajn infanojn kiuj estis apartigitaj de siaj familioj kaj de nun ili kune alfrontas la pluan danĝeran vojaĝon.

Survoje, la amikoj plurfoje renkontas danĝerajn situaciojn kaj malamikojn, ekzemple rerenkontas la tiranosaŭron "Akradento", sed kune eblas venki la fortan malamikon. Fine la kvin amikoj atingas la "Grandan Valon" kaj retrovas siajn familiojn.

Anglaj voĉoj redakti

La anglajn voĉojn de la ĉefrolantoj provizis la aktoroj