Thiago Alcántara

brazildevena hispania futbalisto
(Alidirektita el Thiago Alcântara)

Thiago Alcántara, per plena nomo Thiago Alcántara do Nascimento, sed inter ŝtatantoj de futbalo kutime nur nomata Thiago (naskiĝis la  11-an de aprilo 1991(nun 1991-04-11) en San Pietro Vernotico, Italio, do nun 32-jara) estas profesia futbalisto. Ekde la jaro 2011 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2007 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-16-, sub-17-, sub-18-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj.

Thiago Alcántara
Persona informo
Aliaj nomoj Mazinho Jr.
Naskiĝo 11-an de aprilo 1991 (1991-04-11) (32-jaraĝa)
en San Pietro Vernotico
Lingvoj hispana
Ŝtataneco HispanioBrazilo
Familio
Patro Mazinho
Frat(in)o Rafinha
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.thiagoalcantara.es/
vdr
Thiago en 2015

Thiago naskiĝis en Italio al brazilaj gepatroj – lia patro estas la eksa profesia futbalisto kaj mondpokala ĉampiono Mazinho. En 1995-1996, kvar-jara, li ludis futbalon en la klubo Flamengo de Brazilo, tiam kun la familio translokiĝis al Hispanio kaj partoprenis la infanajn teamojn de la futbalaj kluboj Ureca kaj Kelme en Galegio, kaj inter 2001-2005, do inter la 10-a kaj 14-a vivjaro, ankoraŭfoje aktivis en la klubo Flamengo de Brazilo. Tiam en 2005 li aliĝis al la klubo FC Barcelona, kaj tie ankaŭ post la plenkreskiĝo plu aktivis en la 2-a kaj 1-a vira teamoj. Kun la barcelona teamo li en kvar jaroj gajnis la nacian ligon de futbalteamoj, nnomatan La Liga, la Ligon de Ĉampionoj de UEFA kaj la Kluban Mondpokalon de FIFA. En 2013 li membriĝis en la 1-a teamo de la klubo FC Bayern München, kiu pro tio pagis 25 milionojn da Eŭroj al la barcelona klubo. En Bavario, li kun la teamo gajnis sep trofeojn, inkluzive de la nacia ligo de futbalteamoj Bundesliga en ĉiu el la unuaj tri jaroj, kiam li kontribuis al la teamo.

Post kiam li helpis al la hispanaj naciaj teamoj de sub-19- kaj sub-21-jaraj futbalistoj ambaŭ atingi la eŭropan ĉampionecon, li en 2011 debutis en la vira nacia teamo. Li estis antaŭvidita partopreni en la teamo kadre de la futbala mondpokalo 2014, sed fine tamen retiris sian partoprenon pro genua vundiĝo. Du jarojn poste li partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "16".