Thibaut Courtois

belga futbala golisto

Thibaut Courtois estas belgia futbalista golisto. Li naskiĝis la  11-an de majo 1992(nun 1992-05-11) en Bree, do nun estas 31-jara. Post dek junularaj jaroj en la klubo de la urbeto Genk li de 2011 ĝis 2018 kunkonkuris en la klubo Chelsea F.C. en Anglio kaj ekde 2018 membras en la unua vira teamo de la hispana klubo Real Madrid. Krome ekde la jaro 2011 li estas membro de la vira belga nacia teamo de futbalo, post antaŭaj du jaroj en la nacia teamo de sub-18-jaruloj. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2014, 2018 kaj 2022 kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj 2020 (prokrastita al 2021). Matĉe li en ĉiuj aperoj en la nacia teamo rekoneblis per la numero "1".

Thibaut Courtois
Persona informo
Naskonomo Thibaut Nicolas Marc Courtois
Naskiĝo 11-an de majo 1992 (1992-05-11) (31-jaraĝa)
en Bree,  Belgio
Lingvoj belga nederlanda lingvo • belga franca lingvo • anglahispana
Ŝtataneco Belgio
Familio
Frat(in)o Valérie Courtois
Infanoj 2
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://thibautcourtois.com/
vdr

Eksteraj ligiloj redakti