Siro Thomas GRESHAM (n. ĉe 1519. Londono, Anglio – m. 21-an de novembro 1579, Londono) estis angla komercisto, financisto, fondinto de la Reĝa Borso de Londono (Royal Exchange).

Thomas Gresham, 1544

Li studis en la Kembriĝa Universitato, poste iĝis juristo. Li estis reprezantanto de la angla regitaro en la Germana ebenaĵo kaj okupiĝis tie pri spionado, kontrabando de militaj materialoj, orstangoj, traktis kun eksterlandaj kredit-donantoj.

La repago de la pruntoj kaj interezoj – akceptita de Anglio – kaŭzis tiom grandan kurso-ŝanĝiĝojn, ke Anglio devis repagi kreskantajn sumojn. Gresham - por influi, moderigi la ŝanĝiĝojn – intervenis en la valutan merkaton. Li perceptis, ke la ŝtatoj havas la potencon influi la valutajn kursojn kaj proponis fondon de valuto-ekvilibrigan bazon.

Li proponis al la brita reĝino, Elizabeto la 1-a, ellason de nova mono, ĉar ŝia patro ellasis monon el malpli valora metalo, tiel la mono malboniĝis. Tiel oni ligas la financa principo, - Gresham-leĝo -, kies esenco estas, ke la „malbona mono elpremas la bonan”.

Li volis fondi ejon, kie la bankisto, valut-komercistoj, povas komforte kunveni, tiel li konstruigis la Royal Exchange (1566–68), kiun oni nomis komence „Bourse” (Borso), la nuna nomo venas el 1571, per reĝa proklamo.