Tibor Farkas (politikisto)

hungara politikisto

Tibor Farkas [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Farkas Tibor József Imre estis hungara parlamenta deputito, oficiro, altlerneja instruisto, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis boldogfai, lia patro estis József Farkas (politikisto), lia avo estis János Farkas (notario), lia frato estis Dénes Farkas.

Tibor Farkas
Tibor Farkas
Tibor Farkas
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1883 (1883-04-14)
en Felsőbagod
Morto 26-an de marto 1940 (1940-03-26) (56-jaraĝa)
en Zalaegerszeg
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de KembriĝoUniversitato Eötvös Loránd
Familio
Patro József Farkas (politikisto)
Frat(in)o Dénes Farkas
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

Tibor Farkas[1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1883 en Felsőbagod, li mortis la 26-an de marto 1940 en Zalaegerszeg.

Biografio redakti

Tibor Farkas frekventis mezlernejon en Vieno, sed li maturiĝis en Sopron. Li studis en Universitato de Vieno kaj Reĝa Universitato de Budapeŝto, fine li akiris advokatan diplomon. Li profundigis siajn studojn en Universitato de Kembriĝo tri jarojn, poste li prelegis en London School of Economics, sed li ankaŭ studvojaĝis en Britio. En 1913 li hejmenvenis kaj estis juĝisto kaj li instruis en Jura Akademio (Pécs). Dum la 1-a mondmilito li batalis kaj ricevis du heroajn medalojn. Inter 1922–1935 li estis parlamentano. Li edziĝis en 1929, lia edzino naskis 2 gefilojn.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

 
Tibor Farkas en uniformo