Tibor Nónay [nOnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nónay Tibor estis hungara kuracisto, okulkuracisto, profesoro.

Tibor Nónay [1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1899 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de septembro 1985 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Nónay post mezlernejo frekventis armean oficiran lernejon, poste ekde 1917 li soldatiĝis kaj batalis dum la 1-a mondmilito. Li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1923. Post la diplomo li laboris en kliniko en Pécs apud József Imre. En 1929 li revenis al Budapeŝto al hospitalo pri okuloj. En 1943 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato. Inter 1945 kaj 1970 li estis klinikestro, poste li pensiuliĝis. En 1952 li kandidatiĝis. Inter 1958-1962 li estis ĉefredaktoro de revuo pri okulaj malsanoj. Li ricevis premion en 1984.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Szemészeti műtéttan (1943)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti