Ganterschwil

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Tobel (Ganterschwil))

Ganterschwil estas komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1168 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Ganterschwil
Blazono de Ganterschwil
Blazono de Ganterschwil
Pastra preĝejo de Ganterschwil
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Togenburgo
Koordinatoj  47° 23′ 0″ N 9° 5′ 0″ O / 47.38333 °N, 9.08333 °O / 47.38333; 9.08333 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 0″ N 9° 5′ 0″ O / 47.38333 °N, 9.08333 °O / 47.38333; 9.08333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1168
Areo 8,01 km²
Alteco 606 m super marnivelo
Poŝtkodo 9608
Komunumkodo 3403
Mapo de Ganterschwil
vdr

Geografio redakti

La komunumo Ganterschwil situas ĉe la bordo de la riveroj Necker en Togenburgo kaj Turo proksime de ilia kunfluejo, kiu troviĝas iom pli norde en la komunumo Lütisburg. Oriente, norde kaj sude la komunuman limon do formas riveroj, tio kaŭzas, ke nur de la suda flanko la komunumo atingeblas sen transiri ponton. Al la komunumo apartenas krom la kerna vilaĝo Ganterschwil ankaŭ la setlejoj Anzenwil, Bleiken, Tobel, Aewil kaj Oetschwil.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Ganterschwil limas en nordo al Lütisburg, en okcidento al Neckertal, en sudo al Oberhelfenschwil, kaj en okcidento al Bütschwil.

Vidindaĵoj redakti

Al la malgranda komunumo, kiu situas inter du riveroj kondukas 9 pontoj, el inter kiuj 3 estas malnovaj kovritaj ligno-pontoj.

En la pastra preĝejo, kiu estas unuan fojon menciita en la jaro 1361, ekzistas freskoj el mezepoko, malkovritaj kaj restaŭritaj en la jaro 1941 kaj metitaj sub la protekto de la Svisa Konfederacio.

Trafiko redakti

Ganterschwil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo n-ro 16 de Wil al Watwil pasas okcidente de la rivero Turo tra la teritorio de la najbara komunumo Bütschwil. Tra Ganterschwil pasas la Sankt-Gala regionvojo n-ro 30 de Neckertal al Lütisburg, krome flanka vojo kondukas de Bütschwil al Ganterswil. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtobuslinio 767 de Flawil tra Rindal, Lütisburg kaj Ganterschwil al Bütschwil.

Historio redakti

La unua skriba mencio de Ganterschwil datiĝas de la jaro 779 en terendonacdokumento al la Monaĥejo Sankt-Galo sub la nomo Cantrichesvilare. Sinjoro Wenzelaus de Ganterschwil ebligis en la jaro 1150 per donaco de terenoj la fondiĝon de la Abatejo Sankt-Johano en la Supra Togenburgo. La hodiaŭa blazono de Ganterschwil estis la blazono de tiu nobelo. Iom post iom la tereno kaj bienoj de la nobeloj de Ganterschwil transiris al la Grafoj de Togenburgo. Ĝian hodiaŭan formon kiel sendependa politika komunumo Ganterschwil ricevis post la fiasko de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 kadre de la fondiĝo de la nuna Kantono Sankt-Galo.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti