Oberhelfenschwil

komunumo de Svislando
Oberhelfenschwil
Blazono de Oberhelfenschwil
Oberhelfenschwil
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Togenburgo
Koordinatoj  47° 21′ 0″ N 9° 6′ 0″ O / 47.35000 °N, 9.10000 °O / 47.35000; 9.10000 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 0″ N 9° 6′ 0″ O / 47.35000 °N, 9.10000 °O / 47.35000; 9.10000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1338
Areo 12,68 km²
Alteco 805 m super marnivelo
Poŝtkodo 9621
Komunumkodo 3375
Mapo de Oberhelfenschwil
vdr

Pri la komunumo redakti

Oberhelfenschwil estas komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1338 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Oberhelfenschwil situas sur monteto inter la riveroj Turo kaj Necker. Al Oberhelfenschwil apartenas krom la vilaĝo Oberhelfenschwil mem la vilaĝoj kaj setlejoj Wasserfluh, Schwanden, Wigetshof, Necker kaj Rennen.

Najbaraj komunumoj redakti

La najbaraj komunumoj de Oberhelfenschweil estas Ganterschwil, Bütschwil, Mogelsberg, Lichtensteig, Brunnadern kaj Wattwil.

Trafiko redakti

Oberhelfenschwil situas ĉe la poŝtaŭtobuslinio de Brunnadern al Lichtensteig. La veturado al la stacidomo de Brunnadern daŭras 9 minutojn.

Vidindaĵoj redakti

Vidindaj en Oberhelfenschwil estas la ruino Rüdberg, kaj la ruino Novtogenburgo, kiu estis konstruita en la 13-a jarcento kiel anstataŭo de la malnova praburgo de la Grafoj de Togenburgo kaj la mezepokaj freskoj en la preĝejo Sanktaj Maria, Dionizo kaj Jakobo, kiu estis unuan fojon menciita en la jaro 1336.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Oberhelfenschwil datiĝas el la jaro 882 Helfoltiswilare.[1]

En mezepoko Oberhelfenschwil estis posedaĵo de la Grafoj de Togenburgo kaj en la jaro 1468 transiris al la Princabatejo Sankt-Galo.

En 1874 la municipoj kaj setlejoj Hof, Loretto kaj Blatten estis transigitaj de la komunumo Oberhelfenschwil al Lichtensteig. En la jaro 1952 la komunumoj Mogelsberg kaj Oberhelfenschwil interŝanĝis terenojn. Dum Oberhelfenschwil ricevis de Mogelsberg la setlejojn Rennen kaj la bienojn Adelbach, Berg kaj Schlatt (kun entute 46 loĝantoj), Mogelsberg ricevis Hiltisaŭ, la iaman eksklavon de Oberhelfenschwil kun 38 loĝantoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Bildoj redakti