Brunnadern
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brunnadern-Neckertal (stacidomo). |
Brunnadern estas iama politika komunumo de la elektodistrikto Togenburgo en Kantono Sankt-Galo, Svislando, kiu ekde la 1-a de januaro 2009 estas parto de la komunumo Neckertal. Brunnardern havis 878 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Brunnadern | |
---|---|
![]() | |
vilaĝo • eksa komunumo de Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Komunumo(j) | Neckertal |
Geografia situo | CH1903: 728084 / 243849 (mapo)47.3330555555569.1333333333333Koordinatoj: 47° 20′ N, 9° 8′ O; CH1903: 728084 / 243849 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 878 |
Areo | 6,69 km² |
Alteco | 660 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9125 |
![]() | |
Geografio
redaktiBrunnadern situas en Togenburgo en la valo de la rivero Necker, alfluanto de la rivero Turo. Krom la ĉefa vilaĝo al la iama komunumo apartenis multnombraj frakcioj, nome Chrüzweg, Spreitenbach, Furt kaj Taa, Bitzi, Waldschwil, Vögelisegg, Steig, Haselacker, Schwendi, Niderwil, Reitenberg, Homberg kaj Hinteregg.
Trafiko
redaktiLa komunumo havas stacidomon ĉe la trajnlinio de Lucerno tra Rapperswil kaj Wattwil al Sankt-Galo de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj. Tra Brunnadern ankaŭ pasas poŝtaŭtobuslinioj. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 8 de Wil al Apencelo kiu en la vilaĝocentro deflankiĝas la kantona vojo n-ro 30 trans la pasejo Wasserfluh al Wattwil.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Brunnadern datiĝas el la jaro 1377 kiel Brunadran. En mezepoko la komunumo apartenis al la Grafoj de Togenburgo kaj poste al la Princabatejo Sankt-Galo. Post la epoko de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Brunnadern fariĝis propra politika komunumo.[1]
En publika baloto de la 21-a de oktobro 2007 la loĝantoj de Brunnadern jesis al kunfandiĝo de Brunnadern kun la komunumoj Mogelsberg kaj Sankt-Peterzell al la nova komunumo Neckertal.
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redakti
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Brunnadern
- Brunnadern en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
Bildoj
redakti-
Preĝejo de Brunnadern
-
Tombejo
-
Poŝtaŭto apud la stacidomo
-
Vilaĝa ĉefstrato
-
Tipa togenburga domo