Tojota, (japane 豊田市), antaŭe konata kiel Koromo estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Ĉubu, en Gubernio Ajĉio.

Tojota
kerna urbo de Japanio (1998–)
urbo de Japanio (1951–)
fabrika setlejo
urbego
industria grapolo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Japanio
Distrikto Gubernio Ajĉio
Poŝtkodo 471-8501
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 422 106  (2021) [+]
Loĝdenso 460 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 5′ N, 137° 9′ O (mapo)35.082416666667137.15633333333Koordinatoj: 35° 5′ N, 137° 9′ O (mapo) [+]
Areo 918,32 km² (91 832 ha) [+]
Horzono UTC+9
Tojota (Japanio)
Tojota (Japanio)
DEC
Situo de Tojota
Tojota (Tojota (urbo))
Tojota (Tojota (urbo))
DEC
Situa mapo de Tojota

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Toyota, Aichi [+]
vdr
Interna urboparto en Tojota

Demografio

redakti

En 2019 Tojota havis populacion de 426 162.

Geografio

redakti

Tojota situas sur montetaro. Granda parto de la apudaĵo apartenas al Nacia parko. Gubernia sidejo Nagojo troviĝas 25, ĉefurbo Tokio 229 kilometrojn aere laŭ [1].

 
Panoramo de altaj domoj

Historio

redakti

En tiu areo oni trovis restaĵojn ekde la paleolitiko. La loko dum la konataj historiaj periodoj travivis tiujn periodojn. La urbeto estis produktejo de silkaj teksaĵoj. Ekde 1938 oni establis faman aŭtofabrikon por modernigi la teksaĵan industrion. Koromo ŝanĝis sian nomon al Tojota en 1959 kaj ĝi ricevis pli altan urban statuson en 1998 kun pliigita loka aŭtonomio. Intertempe la najbaraj komunumoj aliĝis al Tojota.

Ekonomio

redakti

Ekonomio de Tojota konsistas ĉefe el industrio, precipe Toyota-Aŭtomobila Akcia Kompanio. La malgranda agrikultura sektoro produktas persikojn, nature ekzistas iom komerco kaj servoj.

En Tojota pluraj universitatoj kaj altlernejo funkcias.

Trafiko

redakti

Tojota havas bonajn fervojan kaj aŭtovojan kontaktojn pro signifo de la industriaĵoj.

 
Stacidomo en Tojota

Klimato

redakti

Tojota situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 15 °C. La jarpluvo averaĝas 1470 milimetrojn. En ĉiuj monatoj pluvas, iom pli ofte pluvas inter junio-septembro.

Vidindaĵoj

redakti
Bildoj pri Tojota
 
Muzeo
 
Ponto
 
Altlernejo
 
Poŝtejo
 
Malnova strato
 
Malnova kastelo


Ĝemelurboj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans