Thomas Avery (17a de Decembro 1975) estas brita esploristo kaj verkisto. Li faris rekordan vojaĝon al la Suda Poluso en 2002. Li estis veturante perpiede kaj al la Norda kaj al la Suda Polusoj.[1]

Tom Avery
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1975 (1975-12-17) (48-jaraĝa)
en Graflando Sussex
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Lernejo Harrow • Vinehall School
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Avery ludis gravan rolon en la polemiko pri la vereco aŭ falseco de la postuloj de Robert Peary kiu asertis esti atinginta la geografian Nordan poluson per sia ekspedicio la 6an de aprilo 1909. Baze sur kalkuloj pri la propraj registroj de Peary, la brita polusesploristo Wally Herbert konkludis en libro de 1989 ke Peary ne atingis la poluson, kvankam li povus esti tiom proksima kiom ĝis je 60 mejloj (97 km). Liaj konkludoj estis amplekse akceptitaj.[2]

Subteno por Peary denove venis en 2005, aliflanke, kiam Tom Avery kaj kvar kunuloj rekreis la kontaktan parton de la vojaĝo de Peary kun kopiaj lignaj sledoj kaj teamoj de kanadaj eskimohundoj, atingante la nordan poluson en 36 tagoj, 22 horojn - preskaŭ kvin horojn pli rapide ol Peary. Tamen, la plej rapida 5-taga marŝo de Avery estis 90 marmejloj, signife manke de la 135 postulitaj fare de Peary. Avery skribas sur sia retejo ke "La admiro kaj respekto kiujn mi tenas por Robert Peary, Matthew Henson kaj la kvar Inuit viroj kiuj riskis norden en 1909, kreskis grandege ĉar ni eliris de Kabo Kolumbia. Nun ĉar vidis mi mem kiel li vojaĝis trans la glacimaron, mi estas pli fervora ol iam ke Peary efektive malkovris la nordan poluson."[3]

Referencoj redakti

  1. Metro – Pro-explorer hits north and south, peak and valley. Metronews.ca. Arkivita el la originalo je 2011-05-23. Alirita 22a de Aŭgusto 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-23. Alirita 2015-09-12.
  2. American Polar Society: Sir Wally Herbert
  3. Tom Avery website Arkivigite je 2015-01-22 per la retarkivo Wayback Machine. Alirita en Majo de 2007

Literaturo redakti

  • Pole Dance (Orion, 2004)
  • To The End of the Earth (St Martin's Press, 2009)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti