Tombejo de sovetaj militkaptitoj (Adolfovice)

Tombejo de sovetaj militkaptitoj en Adolfovice troviĝas en valo de rojo Bystrý en parto de municipo Bělá pod Pradědem en distrikto Jeseník. La tombejo estas Kultura memorindaĵo en Ĉeĥio. La tombejo estas registrita en la centra registrejo de la militaj tomboj sub CZE-7102-07161.[1]

Tombejo de sovetaj militkaptitoj
tombejo
Tomboj de sovetaj militkaptitoj
Oficiala nomo: Hřbitov sovětských zajatců
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Municipo Adolfovice
Historia regiono Silezio
Parto de Bělá pod Pradědem
Situo Tombejo de sovetaj militkaptitoj
 - koordinatoj 50° 10′ 37″ N 17° 09′ 39″ O / 50.17694 °N, 17.16083 °O / 50.17694; 17.16083 (mapo)
Estiĝo 1960
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Kodo de memorindaĵo 23296/8-2186
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hřbitov sovětských válečných zajatců (Adolfovice)
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

En periodo de la dua mondmilito estis en Adolfovice sub Keprník en valo de rojo Bystrý establita soldata militkaptitejo Rudohoří (Vietseifen). La militkaptitoj laboris en arbaroj. El la kaptitejo, en kiu estis preskaŭ cent sovetaj kaptitoj, restis nur fundamentoj. En ties proksimeco troviĝas devene Tombejo de sovetaj militkaptitoj, kiuj pereis en periodo de la 29-a de oktobro 1941 ĝis la 19-a de februaro 1942 pro sekvoj de malbona nutraĵo kaj epidemio de makulita tifo. Post fino de la milito la kaptitejo servis kiel internigejo por ellandigitaj germanaj civitanoj. En aŭgusto de 1945 estis proksime de la tombejo sepultitaj la germanaj civitanoj, kiuj mortis en la kaptitejo.[2] La tombejo de sovetaj militkaptitoj estis establita en la jaro 1960. En la jaro 2003 okazis rekonstruo kaj reguligo de la tombejo kun ideo de estiĝo de tombejo Repaciĝo kaj unuiĝo de la nacioj.[3][1] La rekonstruon sekurigis ŝtata entrepreno Arbaroj de Ĉeĥa respubliko, fare de Arbara administracio Jeseník. Enspezoj por la rekonstruo superis pli ol duonmilionon da kronoj.[4]

Priskribo redakti

Devene estis establita barita tombejo, en kies malantaŭa parto estis centra monumento kun rusa skribaĵo kaj antaŭ ĝi simetrie en kvar vicoj estis 36 tombaj lokoj. La nomoj de sepultitaj kaptitoj estis indikitaj sur la monumentetoj.[5] Post la rekonstruo en la jaro 2003 estis dekstre de la centra monumento lokigitaj monumentetoj de la sovetaj kaptitoj kaj maldekstre estis transŝovitaj naŭ monumentetoj de la germanaj civitanoj el la devena loko de la enterigo.[3]

Fotogalerio redakti

Ligiloj redakti

Referencoj redakti