Adolfovice (germane Adelsdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Bělá pod Pradědem en distrikto Jeseník. En malnovaj kronikoj antaŭe estis uzata ankaŭ nomo Adolfov, kiun oni ĉesis uzi. Vivas ĉi tie 715 loĝantoj (2021). Adolfovice etendiĝas en valo de rivero Bělá, norde ĝi ligas al Bukovice ĉe Jeseník kaj sude al Domašov.

Adolfovice
germane Adelsdorf
vilaĝo
Adolfovice
Oficiala nomo: Adolfovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Bělá pod Pradědem
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Memorindaĵo Tombejo de militkaptitoj
Domoj 253 2010
Rivero Bělá
Situo Adolfovice
 - alteco 463 m s. m.
 - koordinatoj 50° 11′ 58″ N 17° 11′ 34″ O / 50.19944 °N, 17.19278 °O / 50.19944; 17.19278 (mapo)
Plej alta punkto 508
Katastro 34,96 km² (3 496 ha) Adolfovice
Loĝantaro 715 (2021)
Unua skribmencio 1284
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 787 01, 790 85
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Adolfovice
Portalo pri Ĉeĥio

Adolfovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 34,96 km².

Historio redakti

Adolfovice estas unuafoje menciata en la jaro 1284 kiel konsisto de posedaĵo ĉefdiocezo Vroclavo apartenanta al burgo en Otmuchów.

En la jaro 1506 la vilaĝo denove troviĝas en posedaĵo de episkopo, kiu tiujare la tutan senjorujo Frývaldov (nun Jeseník) lombardis al augsbursgaj entreprenistoj Fuggeridoj, sed jam en la jaro 1547 ĝi estis enmembrigita reen al episkopaj bienoj. Ankaŭ en Adolfovice, kiel cetere en la tuta vasta ĉirkaŭaĵo de Jeseník, ekde mezepoko ĝis la tridekjara milito estis minata kaj vulgare prilaborata fererco. La municipon signife tuŝis ĉasado de sorĉistinoj en la 17-a jarcento, precipe dum ties kulmino en la jaro 1651, kiam perdis la vivon 14 ĉi tieaj loĝantoj; brulmortigitaj estis eĉ unujara kaj okjara knabino.

En la jaro 1964 Adolfovice estis kunigita kun najbara municipo Domašov, per kio estiĝis nova muunicipo - Bělá pod Pradědem.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 315
18801 517
18901 485
19001 375
19101 272
19211 163
JaroLoĝantoj
19301 254
1950799
1961668
1970602
1980741
1991779
JaroLoĝantoj
2001782
2011768
2021715

En Adolfovice estas registritaj 253 adresoj : 244 daŭre loĝigitaj domoj kaj 9 dumtempaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado el la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 214 domoj, el tio 198 daŭre loĝigitaj.

Interesaĵoj redakti

Kulturaj memorindaĵoj redakti

Naturmemorindaĵoj redakti

kaj sur la teritorio de Adolfovice troviĝas ankaŭ:

Fotogalerio redakti