Bukovice (Jeseník)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bukovice

Bukovice (germane Buchelsdorf) estas parto de urbo Jeseník en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 1 546 loĝantoj (2021). Ĝi situas laŭlonge laŭ fluanto Bělá inter Jeseník kaj Adolfovice.

Bukovice
germane Buchelsdorf
vilaĝo
Preĝejo de sankta Georgo
Oficiala nomo: Bukovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historia regiono Silezio
Montaro Zlatohora montetaro
Domoj 448
Rivero Bělá
Situo Bukovice
 - alteco 446 m s. m.
 - koordinatoj 50° 13′ 08″ N 17° 12′ 41″ O / 50.21889 °N, 17.21139 °O / 50.21889; 17.21139 (mapo)
Katastro 7,28 km² (728 ha) Bukovice u Jeseníka
Loĝantaro 1 546 (2021)
Unua skribmencio 1416
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bukovice (Jeseník)
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Bukovice estas unuafoje fidinde menciata en la jaro 1416, en la jaro 1420 ĝi jam apartenis al senjorujo en Frývaldov de episkopo el Vroclavo kaj estis ĉi tie voktejo. Komne kun Frývaldov (hodiaŭ Jeseník) la vilaĝo estis ankaŭ en la 2-a duono de la 15-a jarcento kaj en la 1-a duono de la 16-a jarcento lombargata aŭ donata kiel feŭdo, lastfoje en la jaroj 1506-1547 al Fuggeridoj, poste ĝis fino de patrimonia administrado en la jaro 1850 en rekta tenado de episkopoj.

Konsisto de Bukovice estas hodiaŭ domaro (baza sidej-unuo) Dětřichov (germane Dittershof). Ĝi estis fondita en la jaro 1793 sur loko de du episkopaj bienoj menciataj en la jaro 1694 kaj nomumita laŭ muzika komponisto Karl Ditters von Dittersdorf, kiu tiutempe plenumis funkcion de episkopa hetmano en Frývaldov. Episkopo Filip Gotthard Schaffgotsch la korton ĝis nun apartenanta al la senjorujo Frývaldov en la jaro 1785 donacis al li kaj Dittersdorf gvidis ankaŭ ties unuan parceligon.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 495
18801 552
18901 790
19002 026
19102 013
19211 848
JaroLoĝantoj
19302 069
19501 260
19611 179
19701 041
19801 390
19911 806
JaroLoĝantoj
20011 741
20111 665
20211 546

En Bukovice estas registritaj 448 adresoj: 438 daŭraj objektoj kaj 10 refreŝigejaj aŭ dumtepaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 364 domoj, el tio 337 daŭre loĝataj.

Interesaĵoj redakti

Sur la teritorio de Bukovice estas ankaŭ:

Fotogalerio redakti