Total estas hispana filmo por televido de 1983 reĝisorita de José Luis Cuerda, kiu malfermis la tetralogion formitan de Amanece, que no es poco, Así en el cielo como en la tierra kaj Tiempo después, kion kinfakuloj nomas ofte "rura superrealismo". Ĝi estis filmita en 16 mm kaj daŭras 53 minutojn. Ĝi estis filmita en la provinco Soria, en la municipoj Oncala, San Pedro Manrique kaj Yanguas en la komarko Tierras Altas.

Total
filmo
Originala titolo Total
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1985
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) José Luis Cuerda
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Jaro 2598. Antaŭ tri tagoj la mundo atingis sian finon en Londono, malgranda kaj aparta vilaĝo de kastilia rura etoso. Lorenzo, ŝafopaŝtisto, rakontas eksterordinaran serion de raraj okazaĵoj kiuj estis anonco de la fino de la mondo: la bovinoj volas ĉeesti en la lernejo, la muroj falas, kaj Doña Paquita mirakle aperas en la plej neatenditaj lokoj eĉ trapasante murojn, multaj filoj iĝas pli aĝaj ol siaj patroj kaj la kokinoj metamorfozas en serpentoj... Tio interplektiĝas kun "normalaj" aferoj: fakuloj venas interveni pri la kazo de Doña Paquita, li enamiĝas de ŝia filino kaj reciproke, sed ili kverelas ktp.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Agustín González kiel Lorenzo la paŝtisto.
  • María Luisa Ponte kiel Doña Paquita.
  • Manuel Alexandre kiel Herminio.
  • Miguel Rellán kiel Luciano.
  • Alicia Sánchez kiel Rocio.
  • José María Caffarel kiel Don Alonso.
  • Eusebio Lázaro kiel Don Gabriel.
  • Enriqueta Carballeira kiel Macarena.
  • Luis Ciges kiel Pascual.
  • Chus Lampreave kiel Álvarez.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Total (película) en la hispana Vikipedio.