Malfermi la ĉefan menuon

AKIYAMA Toyohiro (japane: 秋山 豊寛, Akiyama Toyohiro; naskiĝis la 22-an de julio 1942 en Setagaya, Tokio, Japanujo) estas iama japana televidĵurnalisto, kiu famiĝis pro sia flugo per la kosmoŝipo Sojuz al la kosmostacio Mir en la jaro 1990, kiel unua japano.

Toyohiro Akiyama
Akiyama Toyohiro.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1942 (1942-07-22) (77-jara)
en Setagaja
Lingvoj japana lingvo
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Internacia Kristana Universitato
Profesio
Profesio ĵurnalistokosmonaŭto • raportisto
Information icon.svg
vdr

Akiyama iĝis raportisto por la japana televidentrepreno TBS (Tokyo Broadcasting System) en la jaro 1971. Inter 1967 kaj 1971 li laboris ankaŭ por la BBC World Service.

Post sia kosmoflugo, Akiyama iĝis vicdirektoro de TBS ĝis kiam li forlasis ĝin en oktobro 1995.

Toyohiro Akiyama edziĝis kaj havas du gefilojn.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti