Tramtransporto en Bilbao

Tramtransporto en Bilbao (hispane tranvía de Bilbao, eŭske Bilboko tranbia), servo de Euskotren Tranbia, estas urba publika transporto de la urbo Bilbao, ĉefurbo de la eŭska historia teritorio de Biskajo, Hispanio. Funkcianta ekde 2002, ĝi komenciĝas de la stacio Bolueta kaj alvenas al la haltejo La Casilla, kovrante 16 pliajn haltejojn laŭ sia itinero, tra kiuj diversaj kvartaloj kaj areoj de la urbo estas ligitaj. Ĝi havas ununuran linion, katalogitan fare de sia funkciigisto kiel TR.

Tranvía de Bilbao
Bilboko tranbia

Tramo en Bilbao
tramvojo • tramlinio • tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Bilbao
Transportsistema speco Tramo
Komenco de trafiko 2002
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 8 km
Nombro de linioj 1
Nombro de stacioj 16
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 000 mm
Raportaj markoj TR
Transportisto Euskotren Tranbia
Mapo
Mapo de tramo de Bilbao
Mapo de tramo de Bilbao
vdr

Ĝia itinero iras tra la distriktoj de Begoña, Ibaiondo, Abando kaj Basurto-Zorrotza, priservante zonojn de granda kultura intereso kaj servoj, kiel Casco Viejo, Merkato de la Ribera, Teatro Arriaga, stacidomo Abando Indalecio Prieto, Muzeo Guggenheim Bilbao, Universitato de Deusto, Palaco Euskalduna, stadiono de San Mamés, Lernejo de Inĝenierio de Bilbao (UPV/EHU), aŭ Hospitalo de Basurto.

Bildgalerio redakti

Mapo redakti

 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti