Universitato de Eŭskio
La Universitato de Eŭskio (eŭske Euskal Herriko Unibertsitatea, EHU; hispane Universidad del País Vasco, UPV) estas publika universitato situanta en pluraj lokoj en Eŭskio en Hispanio. La universitato havas plurajn kampusojn, en la tri provincoj de la Eŭska regiono, Provinco Biskajo (en la urboj Bilbao, Barakaldo, Portugaleto kaj Leioa), Provinco Alavo (en la urbo Vitoria-Gasteiz) kaj Provinco Gipusko (en la urboj Donostio kaj Eibar).
Universitato de Eŭskio | |||||
---|---|---|---|---|---|
universitato eldonejo eldonejo de malfermita aliro | |||||
moto | Eman ta zabal zazu Donu kaj etendi scion | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 25-a de februaro 1980 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 43° 19′ 53″ N, 2° 58′ 14″ U (mapo)43.3314059-2.9706058Koordinatoj: 43° 19′ 53″ N, 2° 58′ 14″ U (mapo) | ||||
lando | Hispanio | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filioj | |||||
vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
La universitato estis establita en 1980 kiel sendependa universitato. Ĝi antaŭe aperis kiel kolekto de fakultatoj sub kio tiam estis la Universitato de Bilbao. En 1955, ĝi estis formita kun fakultatoj de ekonomiko, dum la fakultato de medicino estis aldonita en 1968. Du jarojn poste, interalie, maramea komandlernejo kaj teknika kolegio aliĝis.
La instruejo estas la plej granda en la regiono, kun 45,000 studentoj kaj proksimume 5,000 dungitoj [1]. Ĝi respondecas pri ĉirkaŭ 90 procentoj de la universitat-bazita esplorado en Eŭskio kaj profitas el la forta industria aktivado de la regiono.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- https://www.ehu.eus/es/, https://www.ehu.eus/en/ Oficiala retejo
- University of the Basque Country at ehu.es at the Wayback Machine (archive index) (el Retarkivo {{{1}}})
- Idex Bordeaux
- Universitato de Nevado Centro por Basque Studoj; artikolo pri la devenoj de la universitato
- Internacia universitata studa paĝo
- Máster SIA