Tramtransporto en Vitorio

Tramtransporto en Vitorio (hispane Tranvía de Vitoria, eŭske Gasteizko tranbia), servo de Euskotren Tranbia, estas urba publika transporto en la urbo Vitorio, ĉefurbo de la eŭska historia teritorio de Alavo kaj Eŭskio. La servo ligas la plej malproksimajn kvartalojn kun la urbocentro per malpezaj trajnoj, kiuj veturas sur du tramlinioj, kun komuna trunko. La sistemo ebligas al ties uzantoj atingi de la urbocentro en 15 minutoj la kvartalojn de Ibaiondo, Lakua kaj Abetxuko, en la nordo de la urbo; la areon de la universitata kampuso, en la sudo; kaj la kvartalon Salburua, en la oriento.

Tranvía de Vitoria
Gasteizko tranbia

Tramo en Vitorio
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Vitorio
Transportsistema speco Tramo
Komenco de trafiko 23-a de decembro 2008
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 12,090 km
Nombro de linioj 2
Nombro de veturiloj 15
Nombro de stacioj 28
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 000 mm
Posedanto ETS-RFV
Transportisto Euskotren Tranbia
Mapo
Mapo de tramvojo de Vitorio
Mapo de tramvojo de Vitorio
vdr

La tramvojo estis enservigita la 23-an de decembro 2008, en la branĉo de Ibaiondo. La branĉo de Abetxuko estis enservigita la 10-an de julio 2009. La 15-an de februaro 2020 estis enservigita la plilongigo al la Universitato. La orienta branĉo ĝis la kvartalo de Salburua estis enservigita la 11-an de aprilo 2023.

Bildgalerio redakti


Linioj redakti

 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti