Transdono de la ŝlosiloj

La Transdono de la ŝlosiloj estas fresko (335x550 cm) de Pietro Perugino (kaj helpantoj) realigita en 1481-1482 kaj parto de la dekoracio de la meza registro de la Siksta Kapelo en Vatikano.

Transdono de la ŝlosiloj: 335x550 cm; pentrita de Perugino en la jaroj 1481.1482. Siksta Kapelo

Historio redakti

En 1480 Perugino freskadis en kapelo de la antikva vatikana baziliko suborde de papo Siksto la 4-a kie obtenis tian sukceson ke tujpost nova komisio estis konfidita al li por la dekoracio de la rekonstruita papa kapelo. En tiu entrepreno li estis tuj alflankita de skipo de pentristoj, tiucele sendita de Lorenzo de Mediĉo.

La temo de la dekoracio estis paralelismo inter la Historioj de Moseo kaj tiuj de Kristo, kiu evidetigu la kontinuecon inter la Malnova kaj Nova Testamentoj kaj la transdonon de la dia leĝo el La Dekalogo ĝis la evangelia mesaĝo de Jesuo, kiu poste elektis Sanktan Petron kiel sian posteulon, ligitimante la povon, la unuarangecon kaj la neeraripovon de ties posteuloj, nome la de la papoj mem. La freskantoj de la Siksta obeis al la komunaj konvinkoj tiel ke rezultu homogena la laboron, kiel la uzon de la dimensia skalo, ritma strukturo kaj pejzaĝa reprezentado; krome, tiuj pentristoj utiligis apud unika kromatika gamo la orajn kaj arĝentajn rafinitaĵojn por igi splendaj la pentraĵojn per la briloj de la torĉoj kaj kandeloj.
Perugino, kun nombraj helpantoj postulitaj de la vasteco de la komisiita verkarto, inter kiuj la juna Pinturicchio, pentris almenaŭ ses scenojn, kies ĝis hodiaŭ konserviĝis tri.

Priskribo kaj stilo redakti

 
Detalo
 
Detalo

La sceno de la Transdono de la ŝlosiloj, la kvina sur la norda parieto – startante de la altaro – fundamente gravas en la temo traktita en la pentra ciklo, ĉar substrekas la transdonon de la spirita povo el Kristo al Sankta Petro pravigante la unuarangecon sur kiu baziĝis la tuta papa aŭtoritato. La fresko kiu estas unu el la plej famaj de la serio nivele de estetiko, ornamas sampunkte de la aliflanka puno de la ribeluloj (iniciate de Moseo) de Sandro Botticelli, kiu plie klarigas la mesaĝon celitan de Siksto la 4-a: unuflanke estas montrata la fundamento de la povo de la posteuloj de Petro, aliflanke oni evidentigas la punon por tiu ajn kiu aŭdacus ĝin malobei.

La sceno estas strukturita sur du horizontaj zonoj: unu kun la figuroj frontaj kaj unu kun arkitektura fono, popolita de iuj figuretoj tre malpli grandaj. Elstariĝas Kristo kiu transdonas la orajn kaj arĝentajn ŝlosilojn de la Paradizo al Sankta Petro surgenua, ĉcirkaŭata de aliaj apostoloj inter kiuj Judaso Iskarioto (kvina figuto maldekstre de Kristo), rekoneblaj pro iliaj aŭreoloj, kaj pro la portretoj de samtempuloj, inter kiuj supozita memportreto de Perugino en homo nigre vestita vidorientita al la ĉeestanto en la dekstra grupo. En la fresko troviĝas la skribaĵo CONTVRBATIO • IESV • CHRISTI • LEGISLATORIS, kiu klarigas la signifon de la transdono de la dia leĝo.

Fama estas la scenpentra aparato kiu amplifas la precipan scenon, enkadritan de la perspektivaj linjioj de pavimo de grandaj kvadratoj de placo dekoraciita per monumentaj establaĵoj. Centre precipe elstaras admirinda palaco plantcentra kun kupolo, simbolo de la universaleco de la popa povo, krom ideala transmeto de la Templo de Jerusalemo: ĝi estos reutiligita en la Edziniĝo de la Virgulino en Caen (Francio) kun la eĉ pli scenriĉa varianto de la centra pordo kiu permesas travidi la pejzaĝon. Tiu surpriza arkitektura vizio, tiel esprima pri la idealoj de klasika perfekteco de la Renesanco, estis reprenita de la skoluloj de Perugino, kiel Pinturicchio en la Kapelo Bufalini kaj precipe de Rafaelo en la famega [La edziniĝo de la Virgulino (Rafaelo)[Edziniĝo de la Virgulino]] de la Pinakoteko de Brera.
Ĉe la du flankoj de la placo videblas du citaĵoj de la Arko de Konstanteno, omaĝo al la pasio por la antikvecoj kiun ĝuste en tiuj jaroj entuziasmigis la artistan mondon flirtantan ĉirkaŭ la eterna Urbo.

Skando tiom racia kaj orda ne permesas rimarkigi kiel la spaca organizado reale entenas erarojn, celitajn aŭ ne, de proporcio inter ls figuroj de unuafontaj kaj la fono. Tio evidentas precipe en la sama eskalo inter la figuretoj de la meza linio (kiuj reprezentas la du epizodojn de la vivo de Kristo de la Pago de la Tributo kaj de la Sstonumado de Kristo) kaj la personoj ĉe la establaĵoj, kiuj devus esti eĉ pli malgrandaj se juĝi puŝite de la pavimaj kvadratoj kiuj ilin disigas. La viveca animado de la duagravaj scenetoj malaperas, tamen, se oni rigardas la trankvilajan esprimojn de la personoj en detalo, kie riveliĝas la nekapablo de la pentristo inspiri dramecon, kvazaŭ la figuroj ne estus alio ol aktoroj dediĉitaj al gestoj kiujn ili vere ne vivas.
Sed, fine, ĉio harminiiĝas en la pejzaĝo kiu fermas la fonon, tipa de la artisto, kun la dolĉaj montetoj, punktitaj de fragilaj arbetoj, kiuj malintensiĝas al la fora orizonto, donante sencon de senfina distanco danke al la preciza atmosfera rendimento allasita de la aera perspektivo.

Literaturo redakti

  • Vittoria Garibaldi, Perugino, in Pittori del Rinascimento, Scala, Firenze 2004 ISBN 888117099X
  • Pierluigi De Vecchi, Elda Cerchiari, I tempi dell'arte, volume 2, Bompiani, Milan, 1999, ISBN 88-451-7212-0
  • Cristina Acidini, Pintoricchio, in Pittori del Rinascimento, Scala, Florence, 2004, ISBN 88-8117-099-X

Aliaj projektoj redakti

[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti