Trapezo-romba dekduedro
En geometrio, trapezo-romba dekduedro estas konveksa pluredro kun 6 rombaj kaj 6 trapezaj edroj.
Trapezo-romba dekduedro | |
![]() | |
Speco | Duala de solido de Johnson |
Vertica figuro | (2) 4.4.4 (6) 4.4.4.4 (6) 4.4.4 |
Verticoj | 14 |
Lateroj | 24 |
Edroj | 6 romboj, 6 trapezoj |
Geometria simetria grupo | Duedra simetrio en tri dimensioj D3h |
Propraĵoj | Konveksa, zonopluredro |
Duala | Triangula ortodukupolo |
Ĉi tiu formo povis esti konstruita per preno de alta uniforma seslatera prismo, kaj faro de 3 sektoritaj tranĉoj sur la supro kaj la fundo. La trapezoj prezentas tion kio restas de la originalaj prismaj flankoj, kaj la 6 romboj rezultas de la supraj kaj fundaj tranĉoj; bazoj de la fonta prismo tute malaperas.
Spaco-enspacanta kahelaro povas esti farita el movitaj kopioj de ĉi tiu pluredro. En ĉiu ebeno estas formita seslatera kahelaro, kaj alternaj tavoloj de ĉeloj estas koneksa per movo de ili tiel ke la rombaj edroj kongruas.
Ĝia duala pluredro estas la triangula ortodukupolo.
Vidu ankaŭ redakti
- La aliaj 12-edraj pluredroj:
Referencoj redakti
- Williams, Robert. (1979) The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X.