Tres MaresTresmares (Tri Maroj) estas monto en limo de Kantabrio kaj Palencio, en norda Hispanio. Ĝi situas en la montoĉeno de Híjar.

Tres Mares
monto
Lando  Hispanio
Regiono Kantabrio kaj Palencio
Montaro Kantabra Montaro
Situo Kantabra Montaro
 - alteco 2 175 m s. m.
 - koordinatoj 43° 02′ 21″ N 4° 24′ 11″ U / 43.03917 °N, 4.40306 °U / 43.03917; -4.40306 (mapo)
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Pico Tres Mares

Laŭ ties nomo (tri maroj), ĝi estas la ununura monto en Iberio de kies flankoj akvo fluas ĝis la tri maroj ĉirkaŭ Iberio, tio estas: la rivero Nansa fluas en la Kantabran Maron, la riveroj de la akvokolekta areo de Híjar kaj Ebro fluas en Mediteraneon, kaj en sudo la rivero Pisuerga fluas en Doŭron, siavice fluantan en Atlantikon.

De ties pinto oni havas panoramon de la montoj de Campoo kaj Valo de Saja kaj la Kantabra Maro (nordo), la montaro Picos de Europa (nordokcidento), la masivo Fuentes Carrionas (oriento) kaj la valoj Valderredible kaj Merindades kaj la Montoj de Ordunte (sudo).

La monto estas samtempe limo de tri historiaj teritorioj: la valo de Polaciones (Kantabrio), Hermandad de Campoo de Suso (Kantabrio) kaj Aguilar de Campoo (Palencio).

En la orienta flanko de la monto situas skistacio Alto Campoo.