Treycovagnes

komunumo de Svislando

Treycovagnes estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 469 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Treycovagnes
Blazono de Treycovagnes
Blazono de Treycovagnes
Blazono de Treycovagnes
Treycovagnes
Treycovagnes
Treycovagnes
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 46′ 23″ N 6° 36′ 28″ O / 46.77306 °N, 6.60778 °O / 46.77306; 6.60778 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 23″ N 6° 36′ 28″ O / 46.77306 °N, 6.60778 °O / 46.77306; 6.60778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 469
Areo 2,08 km²
Alteco 457 m super marnivelo
Poŝtkodo 1436
Komunumkodo 5931
Mapo de Treycovagnes
Mapo de Treycovagnes
Situa mapo de Treycovagnes
vdr

Geografio redakti

La komunumo Treycovagnes situas sur la norda flanko de la Orbe-Ebenaĵo. La sudan komunumolimon formas la kanaligita rivero Thielle, kiel la suba parto de la rivero Orbe antaŭ al alfluo al la Lago de Neŭŝatelo nomiĝas. La komunumo situas rekte okcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Treycovagnes, la setlejoj Champ Muraz kaj Le Châtelard, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,08 km², de kiuj 0,0% estas kovritaj de arbaro, 83,7% servas por agrikulturo kaj 13,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Treycovagnes limas en nordokcidento kia nordo al Chamblon, en nordnordoriento al Montagny-près-Yverdon, en oriento al Yverdon-les-Bains, en sudo al Ependes, kaj en sudokcidento al Suscévaz.

Trafiko redakti

Treycovagnes situas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen pere de konekta vojo estas bone atingebla de la najbara urbo Yverdon-les-Bains. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 estas Yverdon-Okcidento, kiu situas proksimume 2 kilometrojn nordoriente de la komunumo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Treycovagnes datiĝas el la jaro 1228 kiel Trescovanes. Sur la teritorio de Treycovagnes estis trovita mejloŝtono de Septimus Severus, kiu regis de 197 ĝis 211. Tiu ŝtono origine staris inter Mathod kaj Boscéaz. Dum mezepoko Treycovagnes apartenis al Senjorujo Grandson. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Treycovagnes apartenis al la Voktejo Yverdon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti