Triumfarko de Kiŝinevo

Kiŝineva triumfarko (rumane Porțile SfinteArcul de Triumf din Chișinău; dum komunisma tempo ankaŭ Arcul Victoriei kaj Arcul Biruinței) estas monumento je Kiŝinevo, Moldavio urbocentre.

Triumfarko de Kiŝinevo
triumfa arko
Bazaj datoj
Konstrustilo novklasika arkitekturo vd
Estiĝo 1841
Malfermo 1841
Lando Moldavio vd
Situo Kiŝinevo
Situo
Geografia situo 47° 1′ 29″ N, 28° 49′ 57″ O (mapo)47.02472228.8325Koordinatoj: 47° 1′ 29″ N, 28° 49′ 57″ O (mapo)
Triumfarko de Kiŝinevo (Moldavio)
Triumfarko de Kiŝinevo (Moldavio)
DEC
Triumfarko de Kiŝinevo
Triumfarko de Kiŝinevo
Situo de Triumfarko de Kiŝinevo
Map
Triumfarko de Kiŝinevo
vdr
Triumfarko kiŝineva, poste la Kirko Naskiĝo de Jesuo
aliflanke kun registarkonstruaĵo fone

Situo redakti

Ĝi troviĝas en la katedrala parko ĉe Bulvardo Stefano la 3-a kontraŭe al la parlamento . Ĝi situas sur akso de Katedralo Naskiĝo de Jesuo kreante duan pordon al la eklezia ejo.

Historio redakti

Konstruis oni la arkon en 1840 sub la gvidado de arĥitekto Luca Zaușkevici okaze de la venko de la rusoj dum la Rus-Turka Milito (1828-1829). En Moskvo samokaze jam en 1836 estis konstruita arko pri triumfo. Arke estas sonorilo kun pezo de 6,4 tunoj kiu fandiĝis el dummilite ŝtelitaj otomanaj kanonoj. Havas la konstruaĵon altecon de 13 metroj. La arko estas kvadrata laŭ formo kaj havas du nivelojn. La alteco de la monumento estas 13 m. La kapiteloj de la kvar kolonoj de la konstruaĵo estis ĉizitaj en korinta ordo. La supra nivelo estas ornamita en klasika stilo. La triumfa arko en Chisinau situas sur la simetria akso de arkitektura ensemblo, kiu inkluzivigas ankau la Katedralo Naskiĝo de Jesuo, ties sonorilturon, la Placon de granda nacia unuiĝo kaj la administran registardomon.[1]

Restaŭrado fariĝis en la 1973-a jaro.

Horloĝo kaj honorplatoj redakti

Sur la fronto estas muntita mekanika horloĝo. La ornamaĵoj kaj kapiteloj estas faritaj el ceramiko. La unua horloĝo sur la arko aperis en 1842 alportite el Odeso kaj sep jarojn poste forta vento deŝiris la ciferplaton: la mekanismo funkciis ĝis 1881 kaj devis esti anstataŭigita per aĵo aĉetita en Aŭstrio. En 1941 la horloĝo estis trafita bombe.

En 1945 tabuloj kun nomoj batalintoj de Ruĝa Armeo kaj moldavaj civitanoj estis muntitaj sur la muroj de la triumfarko, kiuj honore deklaritis heroo de Sovetunio|herooj de Sovetunio]]. Ilin oni forigis en 1991 eksendependeco. Tie estis tekstoj en la lingvoj rusa kaj rumana: decidsurpaperigon de la komandanto de Ruĝa Armeo pri liberigo de la kiŝinevanoj el jugoj germana/rumana, dokumento de la komandantaro de Ruĝa Armeo pri liberigo el rumania-germania subjugado, dekretoj de la superaj konsilianoj sovetaj.

Notoj redakti

Eksteraj aferoj redakti